Naval

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naval
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 6543
Demografio
Loĝantaro 58 187  (2020) [+]
Loĝdenso 538 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 11° 35′ N, 124° 27′ O (mapo)11.583333333333124.45Koordinatoj: 11° 35′ N, 124° 27′ O (mapo) [+]
Alto 41 m [+]
Areo 108,24 km² (10 824 ha) [+]
Naval (Filipinoj)
Naval (Filipinoj)
DEC
Naval
Naval
Situo de Naval

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Naval, Biliran [+]
vdr

Naval - tagaloge Bayan ng Naval - estas urbo (municipo) kaj diocezo en Filipinoj, en insulo Biliran en regiono Orientaj Bisajoj, kie estas ĉefurbo de la provinco Bilirano. La urbo havas 26 distriktojn.

Katedralo de Naval

Geografio[redakti | redakti fonton]

Naval kuŝas en la okcidenta marbordo de la insulo [1]. Catbalogan troviĝas 58, Ormoc 65, regiona ĉefurbo Tacloban 74, Cebuurbo 149, Kezonurbo kaj ĉefurbo Manilo po 500, Dabao 519, General Santos 612, Tuguegarao 732 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Naval pli frue estis Bagazumbol laŭ la indiĝena nomo. En 1859 la loknomo estis modifa al pli neŭtrala Naval kaj en la sekva jaro ĝi ricevis la statuson sendependa paroĥo. En 1869 ĝi ricevis la statuson municipo. En 2020 Naval kandidatiĝis al komponenta urbo laŭ filipina klasifikado.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Naval voje estas alirebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke kaj estas vojo al alia (orienta) marbordo. En la urbo tricikloj aŭ motorcikloj trafikas, al la ceteraj insulopartoj busetoj, al Tacloban aŭtobusoj. Flughaveno funkcias loke kun flugoj al Cebuurbo. Ekzistas haveno kun pramoj kaj boatoj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

La ĉefa kampuso de la Ŝtata Universitato situas en Naval.

Religio[redakti | redakti fonton]

En Naval vivas plej ofte katolikoj, ankaŭ katedralo funkcias loke.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Naval estas klasifikita kiel tropika klimato kun musono. Jare pluvas averaĝe po 1509 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen iomete pli malofte inter januaro kaj aprilo. La averaĝa jara temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans