Mambajao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mambajao
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 9100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 41 094  (2020) [+]
Loĝdenso 462 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 9° 15′ N, 124° 43′ O (mapo)9.25124.71666666667Koordinatoj: 9° 15′ N, 124° 43′ O (mapo) [+]
Alto 50 m [+]
Areo 89 km² (8 900 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Mambajao (Filipinoj)
Mambajao (Filipinoj)
DEC
Mambajao
Mambajao
Situo de Mambajao

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mambajao [+]
vdr

Mambajao - tagaloge Bayan ng Mambajao - estas havenurbo en statuso municipo en Filipinoj, en insulo Kamigino en la regiono Norda Mindanao, kie estas ĉefurbo de la provinco Kamigino, ankaŭ la plej granda urbo en la insulo. La urbo havas 16 distriktojn.

Interno de la urbo Mambajao

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mambajao kuŝas en la norda parto de la insulo [1]. Regiona ĉefurbo Cagayan de Oro troviĝas 91, Butuano 97, Tagbilaran 102, Cebuurbo 146, Dabao 264, General Santos 353, ĉefurbo Manilo 718, Kezonurbo 722, Tuguegarao 985 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Mambajao estis fondita en 1565 kaj estis apartigita de Catarman en 1855. La proksima vulkano erupciis en 1871, loĝantoj rifuĝis al Mambajao. De la 1880-aj jaroj la urbeto fariĝis kosmopolita pro alvenintoj el multaj foraj lokoj. Inter 1942-1945 la japanoj havis la insulon. La provinco fondiĝis en 1966.

Festivalo

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa kultivaĵo de la urbo en la 19-a jarcento estis tekstilmuzoj, dum kafoj kaj kakaoj estis plejparte produktitaj por loka konsumo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Mambajao voje estas alirebla laŭ la marborda vojo ambaŭflanke.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Mambajao estas klasifikita kiel ekvatora klimato. Jare pluvas averaĝe po 1395 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans
Monumento
Monumento