Angeles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Angeles
tre urbanizita urbo
Administrado
Poŝtkodo 2009
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 462 928  (2020) [+]
Loĝdenso 7 681 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 9′ N, 120° 35′ O (mapo)15.147180555556120.58473333333Koordinatoj: 15° 9′ N, 120° 35′ O (mapo) [+]
Alto 146 m [+]
Areo 60,27 km² (6 027 ha) [+]
Horzono Norma Horzono de Filipinoj [+]
Angeles (Filipinoj)
Angeles (Filipinoj)
DEC
Angeles
Angeles
Situo de Angeles

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Angeles City [+]
vdr

Angeles - tagaloge Lungsod ng Angeles - estas unuaklasa universitata urbego en Filipinoj, en regiono Centra Luzono, en provinco Pampango. La loknomo estas derivita de la hispana El Pueblo de los Ángeles ("La Vilaĝo de la Anĝeloj") honore al siaj patronoj kaj la nomo de ĝia fondinto, Don Ángel Pantaleón de Miranda.

Paroĥa preĝejo Sanktaj Anĝeloj en Angeles

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Angeles kuŝas sur ebenaĵo ne havanta marbordon [1]. La provinca ĉefurbo San Fernando (Filipinoj) troviĝas nur 12, Kezonurbo 73, Manilo 76 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Angeles estis fondita en 1796, tiam oni konstruis la unua biendomon. Poste alvenis ankaŭ aliaj kamparanoj, kiuj kultivis rizojn, sukerkanojn, vitojn. Tiutempe la loko estis konata kiel Culiát. En 1829 ĝi estis oficiale municipo kaj vilaĝo jam kiel Angeles. En 1899 usonaj fortoj komencis atakon kontraŭ Angeles, sed la kontraŭstaris kaj nur tre longa sieĝo ĝi falis. La urbeto estis okupita de la japanoj inter 1942 kaj 1945. Angeles akiris urban statuson en 1964, pli gravan statuson en 1986. Kataklisma erupcio de la proksima Pinatubo okazis, kaj tuj 60 mil da homoj estis evakuitaj el la urbo. Neniu mortis. En la tre proksima usona aerbazo la usonanoj urĝe forlasis la bazon, ili neniam revenis. La bazo poste estis moderna filipina internacia flughaveno.

Urbodomo de Angeles

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Angeles estas la komerca kaj financa nabo de la provinco. La menciita usona aerbazo iam estis la plej granda usona instalaĵo ekster la kontinenta Usono, tial ekonomie Angeles dependis multe de la usona bazo. Post kompleta purigado kaj forigo de vulkanaj cindroj la bazo estis transformita al speciala ekonomia zono apud la flughaveno. En Angeles multe okupiĝas pri hejmaj industrioj.

Religio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

Angeles havas romkatolikan plimultan loĝantaron. Almenaŭ du gravaj festivaloj kun la katolika fido okazas ĉiujare.

Preĝejo en Angeles
Muzeo en Angeles

Universitato Angeles estis fondita en 1962, krome estas diversaj kampusoj, romkatolika seminario kaj pluraj aliaj altlernejoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Angeles kuŝas laŭ la ĉefa norda-suda ŝoseo kaj fervojaj linioj, se ne paroli pri la menciita flughaveno.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Angeles estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 2042 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, nur inter decembro-aprilo falas pli malofte. La averaĝa jara temperaturo estas 31 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj. Multaj damaĝaj ŝtormoj frapis la urbon (ekzemple en 1974, 1978, 1981, 1991).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Internaciaj ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]