Urdaneta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urdaneta
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 2428
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 144 577  (2020) [+]
Loĝdenso 1 442 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 59′ N, 120° 34′ O (mapo)15.976111111111120.57111111111Koordinatoj: 15° 59′ N, 120° 34′ O (mapo) [+]
Alto 50 m [+]
Areo 100,26 km² (10 026 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Urdaneta (Filipinoj)
Urdaneta (Filipinoj)
DEC
Urdaneta
Urdaneta
Situo de Urdaneta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Urdaneta, Pangasinan [+]
vdr

Urdaneta, - tagaloge Lungsod ng Urdaneta - estas kvinaklasa universitata urbego kaj diocezo en Filipinoj, en insulo Luzono, en regiono Iloko, en provinco Pangasinano. Urdaneta havas 34 distriktojn.

Urbodomo de Urdaneta

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Urdaneta situas en nordokcidenta parto de insulo Luzono laŭ ebenaĵo [1]. Dagupan troviĝas 26, provinca ĉefurbo Lingayen 36, Baguio 49, Cabanatuan 70, Kezonurbo 153, ĉefurbo Manilo 161, Puerto Princesa 721, Cebuurbo 727, Dabao 1133, General Santos 1206 kilometrojn (aere) [2].

Malnova domo en Urdaneta

Historio[redakti | redakti fonton]

Urdaneta kiel vilaĝo estis fondita en 1858 dum la hispana erao. La religiaj zorgantoj estis dominikanoj. Estas necerteco, la loknomo pri kiu prenis la nomon, ĉar inter la famuloj ekzistas pluraj Urdaneta. Ekde 1901 Usono transprenis la dominadon, kiun interrompis la mallonga japana okupo (1942-1945). La municipo atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la fruaj 1990-aj jaroj, fine en 1998 ĝi urbiĝis laŭ filipina klasifikado.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Urdaneta havas viglan ekonomion, kiu konsistas ĉefe el agrikulturo (rizoj, legomoj) kaj bredado. Tie funkcias a plej granda brutmerkato en norda Luzono. La urbo havas multajn financajn kaj bankajn instituciojn kaj gravas la komerco.

Katedralo en Urdaneta

Religio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj estas plejparte katolikoj, sed estas ekzemple baptistoj, metodistoj. En Urdaneta katolika katedralo funkcias, same universitatoj kaj aliaj altlernejoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Urdaneta estas atingebla laŭ la norda-suda ĉefvojo ambaŭflanke, krome kuras ĉefvojo Dagupan, flankovojoj kuras ĉiudirekte. Enurbe tricikloj, aŭtobusoj kaj busetoj trafikas.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Urdaneta situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Jare pluvas po 2183 mm. En ĉiuj monatoj pluvas almenaŭ plu, ol 1 decimetro. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Statuo en Urdaneta

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]