Kezonurbo
El Vikipedio
Kezonurbo, origine Lungsod Quezon, angle Quezon City estas la plej granda urbo de la Filipinoj. Ĝi estas antaŭurbo de Manilo kaj kun ĝi estas parto de la metropola aglomeraĵo Manila Metropolo, kiu krome konsistas el 15 pliaj urboj. Inter la jaroj 1948 kaj 1976 Kezonurbo estis la administra centro de la Filipinoj. La urbo situas sur la insulo Luzono, en la nordo de la ŝtato.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 166 km²
- Koordinatoj: 14°38′N 121°2′O / 14.633°N, 121.033°OKoordinatoj: 14°38′N 121°2′O / 14.633°N, 121.033°O
- Alto super marnivelo: 17 m
- Loĝantaro: 2 680 000
Historio [redakti]
La nomo devenas pri unua prezidanto de Filipinoj: Manuel Luis Quezón y Molina.
Dum la hispana kolonio estis tie urbetoj, ekzemple: San Francisco del Monte, Novaliches, Balintawak. Prezidanto Manuel Luis Quezón y Molina planadis tie novan ĉefurbon, kiu realiĝis en 1939.
Nuntempe la urbo aspektas, kiel usona moderna urbo.
Ĝemelurboj [redakti]
Karakaso, Venezuelo
Ĉiba, Japanio
Daly City, Usono
Kenosha, Usono
New Westminster, Kanado
Sallagurbo, Usono
Tajpeo, Tajvano
San Jose del Monte Urbo, Filipinoj
General Santos, Filipinoj
Iloilourbo, Filipinoj
New York, Usono
Las Vegas, Usono