Kalibo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalibo
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 5600
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 89 127  (2020) [+]
Loĝdenso 1 756 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 11° 42′ N, 122° 22′ O (mapo)11.707222222222122.37Koordinatoj: 11° 42′ N, 122° 22′ O (mapo) [+]
Alto 7 m [+]
Areo 50,75 km² (5 075 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Kalibo (Filipinoj)
Kalibo (Filipinoj)
DEC
Kalibo
Kalibo
Situo de Kalibo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kalibo [+]
vdr

Kalibo, - tagaloge Bayan ng Kalibo - estas kvinaklasa urbo (municipo), mara havenurbo kaj diocezo en Filipinoj, en insulo Panajo, en regiono Okcidentaj Bisajoj, kie ĝi estas la ĉefurbo de provinco Aklano. Kalibo havas 16 distriktojn, ĉiuj klasifikitaj kiel urbaj distriktoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kalibo situas en norda parto de la insulo laŭ marbordo sur marborda ebenaĵo laŭ rivero ĉe mangrovoj [1]. Roxas (Kapiso) troviĝas 48, regiona ĉefurbo Iloilo (urbo) 114, Bacolod 135, Legazpio (Albajo) 221, Cebuurbo 229, ĉefurbo Manilo 355, Kezonurbo 361, Dabao 626, Tuguegarao 662, General Santos 693 kilometrojn (aere) [2].

Urbodomo de Kalibo

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1569 hispana kapitano Miguel López de Legazpi surteriĝis ĉe enfluejo de rivero, kie li trovis indiĝenan komunumon "Akean", kiu similis al nomo de la rivero proksima. Post 2 jaroj la loko estis paroĥo fare de la aŭgustenanoj kiel Calivo. Dum fino de la hispana periodo en 1897 dek naŭ homoj martiriĝis. Post la hispana regado Usono sekvis. Dominadon de Usono interrompis la mallonga japana okupo (1942-1945). En 1956 la provinco Aklan estis oficiale inaŭgurita kaj Kalibo iĝis la ĉefurbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa industrio de Kalibo estas la agrikulturo surbaze de rizoj kaj kokosoj. Laŭ la hejma industrio oni faras mansakojn eĉ por eksterlando. Multe da vendejegoj funkcias en la urbo.

Religio[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj estas plejparte katolikoj, ĝin efektivigas la urba katedralo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Vojo en Kalibo

Kalibo estas atingebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke. Enurbe 3500 registritaj tricikloj (kelkaj kun 8 pasaĝeroj), taksioj kaj busetoj, inter la insulaj urboj aŭtobusoj trafikas. Estas ankaŭ ekskursaj aŭtobusoj. La urbo havas havenon kaj internacian flughavenon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kalibo situas en la tropika klimato. Jare pluvas averaĝe po 1264 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-novembro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Katedralo de Kalibo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans