Rodriguez (urbego)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rodriguez
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 1860
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 443 954  (2020) [+]
Loĝdenso 1 420 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 43′ N, 121° 7′ O (mapo)14.716666666667121.11666666667Koordinatoj: 14° 43′ N, 121° 7′ O (mapo) [+]
Alto 112 m [+]
Areo 312,7 km² (31 270 ha) [+]
Rodriguez (Filipinoj)
Rodriguez (Filipinoj)
DEC
Rodriguez
Rodriguez
Situo de Rodriguez

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rodriguez, Rizal [+]
vdr

Rodriguez - tagaloge Bayan ng Rodriguez (antaŭe nomata Montalban) - estas duaklasa urbego en Filipinoj, en regiono CALABARZON, en provinco Rizalo. La origina loknomo Montalban originas de hispana vorto monte (monto) pro la multnombraj montoj, montetoj, Sed Montalbán estas ofta familinomo kaj loknomo en Hispanio kaj aliaj hispanlingvaj landoj. Siavice Rodríguez estas la dua plej ofta familinomo en Hispanio, post García.

Urbodomo en Rodriguez

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rodriguez kuŝas sur la deklivoj (iomete jam sur montoj) de montaro[1]. Kezonurbo troviĝas nur 8, Antipolo 13, Kalookano 20, ĉefurbo Manilo 24 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo estis fondita en la hispana periodo en 1871. Tamen pli frue estis jam tie domoj, sed ili apartenis al la najbara komunumo. En 1903 jam dum la usona periodo ĝi perdis la statuson, sed en 1908 ĝi denove sendependiĝis kaj ricevis la nomon Montalban. Dum la 2-a mondmilito la komunumo estis okupita de japanaj fortoj (1942-1945). En 1982 la loknomo iĝis Rodriguez. En fine de la 1990-aj jaroj la komunumo atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda ol cent mil da loĝantoj). Ekde 2018 okazis kampanjo por redoni la originan loknomon.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Malnova domo en Rodriguez

En Rodriguez la ekonomiaj branĉoj estas agrikulturo, komerco kaj turismo. La urbego havas multajn feriejojn.

Religio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

En Rodriguez vivas katolikoj plejparte. Ekzistas altlernejoj kaj institucioj en la urbo, kiuj donas bakalaŭrojn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Rodriguez havas flankovojon al Antipolo kaj kelkajn montarajn vojojn al la montaro. Enurbe tricikloj, aŭtoj, busetoj kaj aŭtobusoj trafikas. La iama fervoja linio jam estas malmuntita.

Statuo en Rodriguez

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Rodriguez estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1564 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro estas la pluva sezono kun pli oftaj pluvoj. La averaĝa jara temperaturo varias inter 24-29 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans