Tanauan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tanauan
component city
Administrado
Poŝtkodo 4232
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 193 936  (2020) [+]
Loĝdenso 1 810 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 5′ N, 121° 9′ O (mapo)14.083333333333121.15Koordinatoj: 14° 5′ N, 121° 9′ O (mapo) [+]
Alto 168 m [+]
Areo 107,16 km² (10 716 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Tanauan (Filipinoj)
Tanauan (Filipinoj)
DEC
Tanauan
Tanauan
Situo de Tanauan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tanauan, Batangas [+]
vdr

Tanauan - tagaloge Lungsod ng Tanauan - (aŭ Tanavan) estas kvaraklasa urbego en Filipinoj, en suda Luzono, en regiono CALABARZON, en provinco Batangoj.

Salutarko en Tanauan

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tanauan kuŝas inter dormanta vulkano kaj lago Taal [1]. Santo Tomas (Batangoj) troviĝas nur 6, provinca sidejo Batangas 38, ĉefurbo Manilo 54, Kezonurbo 64 kilometrojn (aere) [2].

Urbodomo de Tanauan

Historio[redakti | redakti fonton]

Tanauan estis fondita en 1584 ĉe la menciita lago. Oni konstruis gvatturojn por kontroli la regionon. Pro erupcio de vulkano en 1754 la vilaĝo translokiĝis al pli bona loko. La vilaĝo estas nomata la lulilo de noblaj herooj en la revolucia movado. Tanauan travivis post la usona dominado ankaŭ japanan eraon (1942-1945). La urbo atingis la internacian klasifikon urbego en la fruaj 1990-aj jaroj kaj en 2001 kaj 2005 atingis la filipinajn klasifikojn. En 2001 kaj 2018 po unu signifaj politikistoj estis murditaj en la urbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tanauan estas agrikultura kaj komerca centro de la regiono CALABARZON. Tanauan havas ekonomiajn parkojn, kie multnaciaj kompanioj kaj turismaj instalaĵoj funkcias.

Eduko kaj religio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo en Tanauan

Tanauan havas institutojn, aviadan akademion kaj kristanan altlernejon. La loĝantoj estas ĉefe kristanaj, estas ankaŭ pluraj sektoj, islamo kaj aliaj religiaj grupoj ankaŭ ĉeestas en la urbo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tanauan havas trairan arterian ĉefvojon el nordo al sudo kaj malpli gravajn vojojn el oriento kaj okcidento. Enurbe oni uzas ĉefe triciklojn, en la najbareco busetojn kaj al la pli foraj urboj jam aŭtobusojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Muzeo en Tanauan

La klimato de Tanauan estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1121 mmm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro falas pli ofte. La averaĝa temperaturo varias inter 22-29 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans