Cainta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cainta
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 1900
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 376 933  (2020) [+]
Loĝdenso 8 768 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 34′ N, 121° 7′ O (mapo)14.566666666667121.11666666667Koordinatoj: 14° 34′ N, 121° 7′ O (mapo) [+]
Alto 41 m [+]
Areo 42,99 km² (4 299 ha) [+]
Horzono Norma Horzono de Filipinoj [+]
Cainta (Filipinoj)
Cainta (Filipinoj)
DEC
Cainta
Cainta
Situo de Cainta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cainta [+]
vdr

Cainta - tagaloge Bayan ng Cainta - [kainta] estas duaklasa urbego en Filipinoj, en Luzono, en regiono CALABARZON, en provinco Rizalo.

Aerpanoramo en Cainta

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cainta kuŝas sur la marborda ebenaĵo laŭ rivero malantaŭ Manilo [1]. Marikina kaj provinca ĉefurbo Pasigo troviĝas nur po 6, Kezonurbo 12, ĉefurbo Manilo 16, regiona ĉefurbo Calamba 43, Cebuurbo 565 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo Cainta estis fondita en 1571 fare de jezuitoj. Ĝi iĝis sendependa urbeto en 1760. Dum la mallonga brita okupo de Luzono (1762-1763) parto da britaj helpsoldatoj (Sipajoj) restis plu kaj ili integriĝis. Iliaj idoj havas apartan kvartalon en Cainta. En 1942 japanaj okupotrupoj eniris Cainta, poste ĝis la liberiĝo en 1945 lokaj partizanoj ofte faris atakojn. En la 1980-aj jaroj Cainta atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda, ol 100 mil).

Urbodomo de Cainta

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Cainta estas signifa komerca kaj industria urbo. La urbo daŭre altiras entreprenojn pro sia proksimeco al Manilo, sekve ĝi estas la plej riĉa municipo en Filipinoj. La plej menciinda estas la aŭtoproduktado.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Cainta havas arterian ĉefvojon (kun ponto tra la rivero) al Manilo.

Eduko kaj religio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo en Cainta
Kirko en Cainta

Cainta gastigas universitatan kampuson, instituton kaj kolegion. Plimulto de la populacio estas katolikoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Cainta estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1005 mmm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro falas pli ofte. La averaĝa temperaturo varias inter 23-31 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • preĝejoj
  • statuoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans