Jezuitoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jezuito)
Saltu al: navigado, serĉo

La Societo de Jesuo, latine Societas Jesu (SJ), estas katolika ordeno kaj societo de apostola vivo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La societo estis fondita en Parizo la 15-an de aŭgusto 1534 de Ignaco Lojola kaj amikoj liaj, kaj aprobita en 1540 de papo Paŭlo la 3-a. La nomo jezuitoj unue estis moknomo uzata de kontraŭuloj, nur poste transprenita.

En la tempo post sia fondiĝo la ordeno havas grandan politikan influon, ĉar multaj konfesigistoj de regantoj estis jezuitoj. Por firmigi la eklezion kaj disvastigi la fidon la ordeno tre aktivis en misiado. Konata jezuita misiisto estis Sankta Francisco Xavier.

En 1773 papo Klemento la 14-a nuligis la ordenon kaj kaŭzis persekutadon de la jezuitoj. En 1814 Pio la 7-a repermesis la ordenon. Intertempe multaj jezuitoj rifuĝis en Rusio kaj Prusio. En Svislando la ordeno estis malpermesita de 1848 ĝis 1973.

De la 20-a jarcento la jezuitoj estas inter la progresema parto de la katolikaro. La jezuito Pierre Teilhard de Chardin grave kontribuis al la teologia interpacigo de katolikismo kaj moderna scienco.

La ordeno nun havas ĉ. 20.000 membrojn en 112 landoj.

Membreco kaj strukturo[redakti | redakti fonton]

Por aniĝi necesas finita studo de teologio kaj plia scienca fako. Strikta obeo al la ordena disciplino (latine perinde ac cadaver = kvazaŭ kadavro) estas fundamenta principo. Societanoj portas malantaŭ la nomo la siglon "SJ". Simbolo aŭ emblemo de la ordeno estas la tri grekaj literoj "ΙΗΣ", komenco de la greka nomo de Jesuo; ili ankaŭ estas latinigitaj kiel "IHS" kaj tiam interpretataj kiel akronimo de la esprimo Iesum Habemus Socium (= ni havas Jesuon kiel kunulon). La devizo de la ordeno estas Omnia Ad Maiorem Dei Gloriam (mallonge OAMDG; latine: Ĉio(n) por pliigi la gloron de Dio).

La hierarkio de la ordeno sekvas armeajn principojn; la ordenestro portas la titolon "generalo".

Generaloj de la ordeno[redakti | redakti fonton]

La historia sinsekvo de la generaloj montras certan preferon al italoj kaj germanoj. La duopo, kiu inter 1981 kaj 1983 gvidis la ordenon, estis "delegitaro", kiu laŭ decido de papo Johano Paŭlo la 2-a anstataŭis la ankoraŭ vivantan antaŭulon Pedro Arrupe post ties apopleksio. Arrupe ĝis nun estis la sola generalo, kiu ne deĵoris ĝis sia morto; li mortis en 1991, kiam jam oficiale oficis la nuna generalo Kolvenbach.

  1. 1541–1556 Ignaco Lojola
  2. 1558–1565 Diego Laínez
  3. 1565–1572 Francisco De Borja
  4. 1573–1580 Everard Mercurian
  5. 1581–1615 Claudio Aquaviva
  6. 1615–1645 Mutio Vitelleschi
  7. 1646–1649 Vincenzo Carafa
  8. 1649–1651 Francisco Piccolomini
  9. 1652 Luigi Gottifredi
  10. 1652–1664 Goswin Nickel
  11. 1664–1681 Gian Paolo Oliva
  12. 1682–1686 Charles de Noyelle
  13. 1687–1705 Thyrsus González
  14. 1706–1730 Michelangelo Tamburini
  15. 1730–1750 Franz Retz
  16. 1751–1755 Ignazio Visconti
  17. 1755–1757 Luigi Centurioni
  18. 1758–1775 Lorenzo RICCI
  19. 1782–1785 Stanislaw Czerniewicz
  20. 1785–1798 Gabriel Lenkiewicz
  21. 1799–1802 Francis Kerau
  22. 1802–1805 Gabriel Gruber
  23. 1805–1820 Tadeusz Brzozowski
  24. 1820–1829 Aloisius Fortis
  25. 1829–1853 Joannes Philippus Roothaan
  26. 1853–1887 Pierre Jean Beckx
  27. 1892–1901 Louis Martin
  28. 1906–1914 Franz Xaver Wernz
  29. 1915–1942 Wladimir Ledóchowski
  30. 1946–1964 Jean Baptiste Janssens
  31. 1965–1981 Pedro Arrupe
  32. 1981–1983 Paolo Dezza; Giuseppe Pittau
  33. 1983–2008 Peter Hans Kolvenbach
  34. 2008 Adolfo Nicolás