Joannes Philippus Roothaan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joannes Philippus Roothaan
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1785 (1785-11-23)
en Amsterdamo
Morto 8-an de majo 1853 (1853-05-08) (67-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj latina
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater jezuita akademio en Polack
Memorigilo Joannes Philippus Roothaan
Familio
Frat(in)o Albertus Bernardus Roothaan
Okupo
Okupo katolika sacerdoto
vdr
la gepatra preĝejo de la Jezuitoj en Romo

Joannes Philippus Roothaan, SJ aŭ pli mallonge Jan Roothaan estis germandevena nederlanda katolika monaĥo kaj pastro. Ekde 1829 kaj 1853 li estis la supera gvidanto, nomata generalo, de la Societo de Jesuo (latine Societas Jesu, SJ), katolika ordeno kaj societo de apostola vivo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La radikoj de la familio Roothaan situas en la libera regna urbo Frankfurto ĉe Majno. De tie ĝi elmigris al Amsterdamo, kie ĝi transiris de la protestanta al la katolika kredo. Roothaan estis la filo de la ĥirurgo Matthias Egbert Roothaan kaj lia edzino Marie Angela Ter Horst. Li frekventis mezlernejon en Amsterdamo, kiun li sukcese finis jam en la aĝo de 16 jaroj. Li tiam transiris al la edukejo Athenaeum illustrum, speco de privata universitato, al prof-o Jacob van Lennep.

La 30-an de junio 1804 Roothaan eniris la ordenon kaj komencis sian provtempon en Dünaburg (nun Daugavpils en Latvio). La 21-an de junio 1806 li oficiale monaĥiĝis kaj laboris en la tiea bazlernejo ĝis 1809. Roothaan tiam studis filozofion kaj teologion ĉe la ordena universitato en Polack.

En januaro 1812 Roothaan pastriĝis kaj estis nomumita en la sama jaro kiel profesoro pri retoriko en religia altlernejo. De 1816 ĝis 1820 li laboris en la altlernejo en Orŝa. En marto 1820 ĉiuj membroj de la ordo estis forpelitaj de la Rusa imperio.

Lia dekdu-semajna fuĝo finiĝis en Brigo, Kantono Valezo. Tie Roothaan trovis novan agadkampon kiel preleganto. Post diversaj administraj taskoj, li estis nomumita estro de la kolegio en Romo kun efiko de la 22-a de junio 1823.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]