Klemento la 14-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Klemento la 14-a
PopeClement-XIV.JPG
Naskonomo Gian Vincenzo Antonio Ganganelli
Komenco de pontifiko 4-a de junio 1769
Fino de pontifiko 22-a de septembro 1774
Antaŭulo Klemento la 13-a
Sekvanto Pio la 6-a
Dato de naskiĝo 31-a de oktobro 1705
Loko de naskiĝo Santarcangelo di Romagna, Italio
Dato de morto 22-a de septembro 1774
Loko de morto Vatikano
v  d  r
Information icon.svg

Klemento la 14-a, naskita kiel Gian Vincenzo Antonio Ganganelli la 31-an de oktobro 1705 en Santarcangelo di Romagna, mortinta la 22-an de septembro 1774 en Romo/Vatikano, estis papo de la 4-a de junio 1769 ĝis sia morto. Li estis elektita je la 19-a de majo 1769.

Li estis filo de kuracisto kaj orfiĝis de la patro kiel knabo. Li studis en Rimini kaj Urbino, kie li kiel 18-jarulo aniĝis en la ordeno de la franciskanoj. Li iĝis instruisto pri filozofio kaj teologio kaj per sia agado kiel estro de la kolegio de S-ta Bonaventura meritis al si la estimon de papo Benedikto la 14-a, kiu nomumis lin konsilisto de la inkvizicio. Poste papo Klemento la 13-a donis al li purpuran kardinalecon, sed pro malkonkordo pri la politiko de la papo li perdis ties subtenon kaj ĉian influon ĉe la papa kortego.

La konklavo post la morto de Klemento la 13-a komenciĝis je la 15-a de februaro 1769 kaj estis la plej kontroversa en almenaŭ du jarcentoj. La centra demando estis la sorto de la jezuita ordeno, kiun minacis nuligo. La katolikaj potencoj senmanke postulis, ke ne estu elektita amiko de la societo de Jesuo. La burbonaj princoj eĉ rekte postulis, ke la kandidatoj firme devontigu sin subpremi la ordenon. Post pli ol tri monatoj kaj 179 voĉdonoj la elekto trafis, je la 19-a de majo 1769, al Ganganelli, ne tiom ĉar li deklaris sin malamiko de la jezuitoj, kiom pro tio, ke li estis la malplej malamata en la kontraŭaj partioj. Akuzo pri simonio (komerco pri sanktaĵoj), farita kontraŭ li, certe estis disvastigita de la jezuitoj, kvankam ne ekzistis pruvo, ke Ganganelli intencis subpremi la ordenon. Fakte li estis rifuzinta skribe devontigi sin pri la demando.

Klemento la 14-a publikigis la enciklikon decet quam maxime, kiu enhavis informojn pri la korupteco de klerikoj.

Post sia morto li estis entombigita en la baziliko de Sankta Petro de Romo, sed en 1802 liaj restaĵoj estis transmetitaj al la franciskana preĝejo de la Sanktaj Apostoloj. Lia naskiĝurbo Santarcanĝelo di Romagna nomis la centran placon laŭ li (Piazzale Ganganelli) kaj tie starigis monumentan arkon honore al li.

Post li neniu alia papo ĝis nun elektis la nomon Klemento (= "mildulo").