Francisko Borgia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sankta Francisko Borgia (Pentraĵo de Francisko Kano).

Francisko BorgiaSankta Francisko Borgia, hispane Francisco de Borja y Aragón (Gandia, 28-a de oktobro 1510Romo, 30-a de septembro 1572), sekulare estis la 4-a duko de Gandia kaj okupis la oficon de vicreĝo de Katalunio. Restinte vidvo, li eniris Kompanion de Jesuo kie fariĝis sacerdoto; en 1565 li estis elektita generalo de sia ordeno. Li estis proklamita sanktulo de papo Klemento la 10-a en 1671.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Francisko naskiĝis en la fama familio Borgia[1], hispandevena. Lia patro estis Juan de Borja y Enriquez kaj lia patra avo Johano de Gandia Borgia, dua duko de Gandia estis unu el la filoj de papo Aleksandro la 6-a; lia patrina avo estis la ĉefepiskopo de Zaragozo Alfonso, natura filo de reĝo Ferdinando la 2-a de Aragono. Li kreskis en Zaragozo kaj aĝe de 12 jaroj estis sendita al Tordesillas; ĉi-tie li paĝie asistis la reĝinon Johanan de Kastilio, kiu post la forpaso de la edzo tien retiriĝis kune kun la filino, la Infanta Katarina de Aragono. Ekde 1528 li estis en Valladolid ĉe Karlo la 5-a: li baldaŭ eniris simpation de la imperiestrino Izabela, kiu lin nomumis markiso de Lombay kaj lin igis edzo de Eleonora de Kastro, el kiu li havis ok gefilojn. Li servis la imperiestron en vojaĝoj; en 1535 li estis en Tunizio, poste en Provenco.

En majo 1538 mortis la imperiestrino Izabela kaj Francisko estis profunde trafita de la funebra parolado okaze eldirita de Sankta Juan de Ávila. Ekde tiu momento li komencis aliron al la katolika kredo kaj al la evangelia vivo: li sin dediĉis al la studo pri la katolika teologio, pri kiu li doktoriĝis. La 26-an de junio 1539 li estis nomumita vicreĝo de Katalunio. En 1546 ankaŭ lia edzino mortis, tiam li sin metis sub la spiritan gvidon de Jezuitoj. La 1-an de februaro de 1548 li sin ligis al la jezuita ordeno per solenaj votoj petinte kaj opteninte la permeson loĝi en sia domo per plenumi siajn devojn de patro de ok gefiloj.

En 1550 li atingis Romon, kie estis ordinita sacerdoto kaj fariĝis unu el la precipaj kunlaborantoj de Ignaco Lojola. Li kontribuis per granda monsumo al fondo de la “Roma Kolegio”, la nuna Pontifika Gregoria Universitato, kaj li estis ŝarĝita regi la disvastiĝon de la ordeno en la hispana duoninsulo. Li rifuzis la kardinalan purpuron al li proponitan de almenaŭ kvar papoj.

En 1565 li fondis la jezuitajn misiojn en Peruo kaj en Florido. Li estis ankaŭ nomumita testamenta ekzekuciisto de Karlo la 5-a. Reveninte de la papo en 1561 al Romo, li amikece ligiĝis kun Karlo Borromeo kaj la 2-an de januaro 1565, li estis elektita "Generala Vikario" de la jezuita Kompanio. La 2-an de julio 1565 Francisko Borgia estis elektita “Generala preposto” do superulo de la tuta Kompanio de Jesuo posteulante Diego Laínez. Li donis impulson al la permisia evangelizado en Hindujo, Brazilo kaj Japanujo. Koncerne la spirita kaj intelektula formado de la ordena junularo, li proklamis novajn regulojn pri la konduto kaj studoj de la novicoj, por ili konstruigis apartan domon kaj apartan preĝejon, tiun de “Sankta Andreo sur la Qvirinalo”. Sub la papo Pio la 5-a li estis ŝarĝita asisti la Kardinalon Nepon Michele Bonelli en ties diplomatikaj misioj, kun kiu devis ofte vojaĝi spite de sia jam malbona sano: fakte, Francisko mortis en Romo en 1572.

Kulto[redakti | redakti fonton]

Papo Urbano la 8-a lin beatproklamis en 1624 ĉar okazis sanigo de la nepino de duko de Lerma post eksplicita alvokita propetado de Francisko Borgia. En 1571 (20-a de junio), papo Klemento la 10-a sanktigon proklamis. La liturgia festo estis fiksita por la 30-a de septembro[2].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ka katalane kaj kastilie esis Borja, ankaŭ se nune en la hispana lingvo estas pli uzata la itala formo Borgia.
  2. Martyrologium Romanum" (Libreria Editrice Vaticana 2001 ISBN 88-209-7210-7).