Aleksandro la 6-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aleksandro la 6-a
Alexander VI - Pinturicchio detail.jpg
Naskonomo Roderic de Borja
Komenco de pontifiko 11-a de aŭgusto 1492
Fino de pontifiko 18-a de aŭgusto 1503
Antaŭulo Inocento la 8-a
Sekvanto Pio la 3-a
Dato de naskiĝo 1-a de januaro 1431
Loko de naskiĝo Xàtiva, Kronlando de Aragono, Hispanio
Dato de morto 18-a de aŭgusto 1503
Loko de morto Romo, Italio
v  d  r
Information icon.svg

Aleksandro la 6-a, naskita la 1-an de januaro 1431 kiel Roderic de Borja en Xàtiva (Kronlando de Aragono), mortinta la 18-an de aŭgusto 1503 en Romo, estis papo de 1492 ĝis sia morto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li apartenis al familio de la malalta nobelaro de Valencilando, kaj li estis filo de la fratino de la papo Kaliksto la 3-a. De infanaĝo li estis destinita al eklezia kariero. Antaŭ ol atingi aĝon de 16 jaroj li jam akiris eklezian profiton en Xàtiva kaj kanonikajn postenojn en Sogorb kaj Valencio. En 1449 li iris al Italio por studado,en 1456 li doktoriĝis pri kanona juro en Bolonjo, kaj en tiu sama jaro lia onklo fariĝis papo kaj nomumis lin kardinalo-diakono de Sankta Nikolao "in Carcere Tulliano". De tiam lia influo sur la Roma kurio estis pli kaj pli larĝa, se oni kalkulas la nombron kaj la rentojn de digneco kaj prebendo kiujn liaj manoj atingis. Li estis tenanto kaj administranto de la mitro de Girona kaj València, de Cartagena, de Albano, de Porto, de Mallorca kaj de Eger, inter aliaj. Verŝajne li fariĝis sacerdoto en 1458 aŭ 1459. Nomumite vic-kanceliero de la Eklezio en 1457 fare de Kaliksto la 3-a, li konservis la postenon sub la papadoj de Pio la 2-a, Paŭlo la 2-a, Siksto la 4-a, kaj Inocento la 8-a. Dum sia kardinala etapo, li okupiĝis pri diversaj diplomataj misioj, la plej grava el kiuj eble estis tiu kiun komisiis al li la gereĝoj de Katalunio-Aragono kaj Kastilio (1456-1456) por akiri helpon por krucmiliton kontraŭ la turkoj. En tiu okazo por la lasta fojo li revenis sur la katalunan grundon kaj, kvankam li ne sukcesis je sia propono, li intervenis en la solvo de la interna milito de la Kataluna Princlando, kaj legalizis fraŭdan geedzecon inter Ferdinando la 2-a kaj Elizabeto de Kastilio, kiujn li nomis en 1496 la Katolikaj Gereĝoj.

Li do estis la unua papo de la "Nova Epoko": tri monatojn post lia papiĝo Kristoforo Kolumbo alvenis al Ameriko. Samtempe li estis la plej memorinda papo de la renesanco.

La nomo de lia patro estis Lanzol aŭ Llançol, sed li prenis tiun de sia patrino, kiam lia patrina onklo fariĝis la papo Kaliksto la 3-a (8-an de aprilo 1455). Li studis juron en Bolonjo kaj, post la elekto de lia onklo, fariĝis tre rapide episkopo, kardinalo kaj fine vic-kanceliero de la Eklezio, kiu nepotismo karakterizas lian epokon. Li laboris en la kurio dum kvin papadoj, akirante multe da administracia sperto, da influo kaj da riĉaĵo, sed ne multe da povo. Kutime ŝparema, li sciis montri se necese lukson kaj li loĝis en bela palaco. Agrablaj estis liaj manieroj kaj lia aspekto tre alloga, sed kiel ĉe multe da tiamaj prelatoj lia moralo tute ne estis senriproĉa. Liaj du ĉefaj pasioj estis la or-avidemo kaj la allogo al la virinoj. Krome, li tro amis la infanojn, kiujn liaj amatinoj donis al li.

Aleksandro la 6-a fare de Tiziano.

Bonan ideon pri la korupteco kaj la senmoralo, en kiuj vivis la tiama papado, donas tiu memorinda kaŝtanbankedo, kiu restis fama en la historio de la pornografio. Post la morto de Inocento la 8-a la tri ĉefaj kandidatoj por la Sankta Seĝo estis la kardinaloj Borgia, Ascanio Sforza kaj Giuliano della Rovere. Neniam en la antaŭaj kaj en la estontaj elektoj oni elspezis tiom da mono por aĉeti la voĉdonantojn; Borgia, kiu estis la plej riĉa, sukcesis aĉeti la plej grandan nombron de voĉoj kaj li estis elektita la 11-an de aŭgusto 1492 kun la nomo Aleksandro la 6-a.

La papiĝo de Borgia ne alarmis multe en tiu tempo, krom ĉe tiuj, kiuj lin konis; cetere lian papadon signis tuj pli severa administrado pri la justico kaj ordigita regado, kio kontentige kontrastis kun la anarkio de la antaŭa papado, sed estus akompanata de granda ekstera pompado. Ne necesis tamen multe da tempo antaŭ ol manifestiĝis lia senbrida pasio por la riĉigo de siaj parencoj kostopage de la Eklezio. Tiucele li estis preta je ajna krimo kaj por dronigo de Italio en militon. Cezaro, tiam 16-jara junulo kaj studento en Pizo, estis farita ĉefepiskopo de Valencio, lia nevo Johano ricevis kardinalan ĉapelon, kaj por la duko de Gandio kaj Ĝufro la papo intencis fari por li feŭdojn el la papaj ŝtatoj kaj la Napola Reĝlando. Inter tiuj feŭdoj estis Ĉervetro kaj Angilaro, kiujn ĵus akiris Virĝinio Orsino, ĉefo de potenca kaj tumultema familio danke al la mona apogo de Ferdinando la 2-a, reĝo de Napolo (Don Ferrante). Ĉi-lasta ekkonfliktis kun Aleksandro, kiu alianciĝis kun la malamikoj de la reĝo, precipe la familio Sforzo, landsinjoro de Milano.

Inter liaj gefiloj famiĝis Cezaro kaj Lucrezia Borgia.

Freŝdataj historiaj esploroj, dum konfirmas la multajn varispecajn difektojn en tiu papo, malpliigas aŭ nuligas aliajn ne mapli senhonorigajn. Ekzemple, tiu de la akuzo pri incesto kun la filino Lukrecia. Tiu ĉi, dektriajraĝa, estis praktike devigata edziniĝis al kvardeksepjaraĝa Johano Sforzo el Pesaro, kun kiu tamen neniam konkretiĝis edzinecaj agoj (eble pro lia sekssenpotenco): pro tio eklezia tribunalo verdiktis senvalidecon de la geedziĝo pro manko de seksa plenumo, kaj la neplenumo estis dokumentita per medicinista konstato pri integra virgeco de Lukrecia tiam deksepjara: tiu integreco igas senfundamenta la akzo pri incestecajn rilatojn de la papo Borgia.

Oni reliefigas ankaŭ la sinceran devotecon de tiu papo kiu facile transiradis el kondutoj senrespektaj al la katolika moralo al praktikoj de preĝado kaj pentofaro. Krome li sincere kaj konvinkite zorgegis por ke disvastiĝu la ĉiutaga rozario, favoris kaj plisolidigis la kulton pri la Sanktega Sakramento. Tiu kontrasto inter malmorala konduto kaj religia sincereco, trans ĉiu ebla homa senkohereco, inolukas la dubon ke tiu homo suferis pri personecmisfartoj.

Sammaniere oni atentigas ke la apogo liverita al la filo Cezaro ekscese agresanta (laŭdata tamen de Machiavelli) por la reelstablo de la suveneco de la papa ŝtato en Romanjo en kiu la papaj delegitoj agadis kiel Sinjorioj sendependaj kaj despotaj, estis, en la papo, orientita al la sama celo pli ol al senskrupula krueleco en uzado de la milita forto. Por atingi tiun ŝtatan integrecon kaj defendi al Aleksadro la 5-a ne mankis okazon por komprenigi ke mem estas preta uzi soldularmeon por okupi teritoriojn de najbaraj landoj.

Plue al oni plaĉas romarki ke, inter la potilikaj sukcesoj en la tiutempaj kontraŭaj cirkonstancoj, ne justus subtaksi lian politikon de tolero koncerne hredojn. Kiam tiuj estis forigitaj el Hispanio kaj estis neakceptitaj en Florenco, Milano, Napolo, Venecio kaj aliloke, Papo Borgia loĝigi en sia teritorioj 8.000 el ili, kaj publike monpunis romajn hebreojn kiuj, timinte perdi sian civitanan staton, tro insistis, eĉ per mondonacoj, por ke la azilo ne estu koncedita. Li ankaŭ establis akcepto-centron sur la Appia antikva. Pro tia tolero la papo estis epitetata “marrano”, plimalbonigo de la termino “konverso”. En proceso en Romo kontraŭ 180 marranoj, li volis akceptis ilian proponon de repaĉiĝo; nur unu el ili estis bedaŭrinde mortopunita. Vidu: La leggenda nera di Papa Borgia , 2008, Verona ISBN:978-88-89913-88-8)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Lorenzo Pingiotti, La leggenda nera di papa Borgia, Fede & Cultura, 2008

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]