Roma kurio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Roma kurio (latine/itale Curia Romana) ekde la 11-a jarcento estas la nomo de la administrejaro de la sankta seĝo por la katolika eklezio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kvazaŭ antaŭ-institucio de la ŝtata sekretariejo estis la camera secreta fondita sub Marteno la 4-a. Komence ĝi responsis por la sekreta leterado de la papo, sed en la sekvintaj jarcentoj alprenis administraciajn taskojn pli kaj pli ampleksajn.

En 1542 Paŭlo la 3-a starigis la inkvizicion kiel plurfoje kunvenantan komisionon de la kardinaloj. Sekvis pluaj komisionoj kun fikse komisiitaj taskoj. Pro iliaj oftaj renkontiĝoj evoluis daŭraj administraciaj strukturoj, kie la kardinaloj anstataŭiĝis per klerikoj.

En 1588 papo Siksto la 5-a per la konstitucio "Immensae Aeterni Dei" kreis la unuan unuforman organizo-formon, per tio ke li strukturigis la jam ekzistintan institucion kaj fondis la sistemon konsistantan el 15 kongregacioj. Ĉi-tion oni rigardas kiel la naskiĝon de la roma kurio. Tamen dum la postaj jarcentoj ripete okazis ŝanĝoj de la strukturo de la oficoj kaj de la responsoj.

La dekreto Christus Dominus fare de la 2-a Vatikana Koncilio pri la institucio de la kurio diras la jenan:

"Por la ekzekuto de la plejalta, plena kaj rekta potenco super la tutan eklezion, la papo uzas la oficejaron de la roma kurio. Tial ĉi-tiuj plenumas sian oficon en lia nomo, kaj kun lia permeso por la bonfarto de la eklezio kaj kiel servo, kiun ili faras al la konsekritaj paŝtistoj."

En 1967 papo Paŭlo la 6-a, instigite de la koncilio, okazigis ampleksan reformon de la kurio, kiu pli-malpli reprezentas ĝian hodiaŭan strukturon.

La nuna Codex Iuris Canonici de 1983 difinas la rolon de la kurio jene: "La roma kurio, per kiu la papo prilaboras la aferojn de la eklezio, kaj kiu plenumas sian taskon en lia nomo kaj lia aŭtoritato por la bonfarto de kaj servo al la parteklezioj, konsistas el la ŝtata sekretariejo aŭ papa sekretariejo, la komisiono por publikaj aferoj de la eklezio, la kongregacioj, la juĝejoj kaj aliaj institucioj, kies strukturo kaj responsoj estas difinataj per speciala leĝo."

Papo Johano Paŭlo la 2-a en 1988 per la apostola konstitucio "Pastor Bonus" donis al la kurio ĝian hodiaŭan aspekton, tamen plurfoje, laste en lia publikaĵo "Novo millenio ineunte" (2001), deklaris la neceson de reformoj: "Kiom temas pri la reformo de la kurio, multo ankoraŭ farendas."

Ligoj al la ŝtato de Vatikanurbo[redakti | redakti fonton]

Laŭ internacia leĝaro oni nepre distingu la kurion, kiu responsas por la gvido kaj administracio de la eklezio, disde la registaro de la vatikanurba ŝtato. Tamen ne ĉiam tio facile eblas, ĉar ekzistas rilatoj inter tiuj du.

La vatikana ŝtato estas la teritoria fundamento de la internacia suvereneco de la sankta seĝo. La ŝtato de Vatikanurbo internacie ne agas, sed estas diplomate reprezentata fare de la sankta seĝo kiel subjekto de la internacia leĝaro. La interligo inter kurio kaj registaro estas pro la fakto, ke la papo samtempe estas la suvereno de Vatikanurbo.

Ekde 1984 la kardinalŝtatsekretario rolas kiel reprezentanto de la papo en la estrado de la vatikana ŝtato, sed la registaro fakte estas papa komisiono konsistanta el 7 kuriaj kardinaloj. Ĝi estas nomumata de la papo por tempodaŭro de po kvin jaroj kaj ĉefe okupiĝas per la financa kaj buĝeta politiko de Vatikanurbo. La prezidanto de la komisiono (nuntempe kardinalo Edmund Casimir Szoka) povas esti komprenata kiel estro de la registaro. Subordigita al la komisiono estas la ĝenerala sekretario kun la Governatoro, kiu responsas pri la centrala administracio.

La oficejoj de la kuria administracio troviĝas nur etparte ene de la vatikana teritorio, la ceteraj partoj lokiĝas alie en Romo, plejkaze sur eksterteritoriejoj, sed foje ankaŭ sur roma teritorio.

Organizo[redakti | redakti fonton]

La roma kurio konsistas el la jenaj dikasterioj:

Ŝtatsekretariejo[redakti | redakti fonton]

La plej grava politika institucio estas la ŝtatsekretariejo gvidata de la kardinalŝtatsekretario (nuntempe Angelo Sodano). La unua kunlaboranto de la papo en la gvido de la universala eklezio, la kardinalŝtatsekretario povas esti rigardata kiel plej alta reprezentanto de la diplomataj kaj politikaj agoj de la sankta seĝo, kiu (en iuj cirkonstancoj) rekte reprezentas la papon.

La ŝtatsekretariejo estas dispartigita en la sekcion pri ĝeneralaj aferojunuan sekcion (pri internaj aferoj), kaj la sekcion pri rilatoj al la ŝtatojduan sekcion.

La unua sekcio okupiĝas per la finredakto kaj dissendo de la publikigoj de la kurio, superrigardas kaj kunordigas la agojn de la aliaj dikasterioj kaj papaj oficejoj, verkas statistikojn kaj responsas pri la gazetara laboro de la sankta seĝo. Ĝi estras ankaŭ la papajn reprezentejojn eksterlandajn, precipe ties kontakton al la lokaj eklezioj; krome ĝi laboras kun la diplomatoj en la vatikano. La poŝtado estas prilaborata de sekcioj respondeblaj pri ok lingvoj.

La dua sekcio okupiĝas pri ĉiuj aferoj de la rilatoj al aliaj landoj kaj internaciaj institucioj, kiuj ne estas prilaborataj de la reprezentejoj de la sankta seĝo en tiuj landoj mem. Ĝi ankaŭ reprezentas la interesojn de la papo en internaciaj kongresoj. Se estas konkordatoj kun lando, dua sekcio ankaŭ negocias pri la nomumo de episkopoj. La plej granda parto de la papa diplomataro laboras en ĉi tiu sekcio, tamen la kunlaborantoj ofte sendiĝas al la alilandaj reprezentejoj.

Nuntempe la ŝtatsekretariejo havas preskaŭ 150 kunlaborantojn, en malaltaj pozicioj eĉ laikojn kaj virinojn, krom multnombraj konsilistoj eksteraj.

Kongregacioj[redakti | redakti fonton]

La kongregacioj estas administraciaj organoj del kurio strukturigitaj laŭ fakoj. Ili estas konstituataj kolegie kaj estas estrataj fare de unu kardinalprefekto kaj du sekretarioj. La unua memstara kongregacio estis tiu farita de papo Paŭlo la 3-a en 1542 kun nomo Congregatio Romanae et Universalis Inquisitionis (poste mallongigita "Sanctum Officium").

Jen superrigardo pri la kongregacioj:

Ĉiu kongregacio havas ĉirkaŭ 25 kunlaborantojn. Kvankam dekretoj de la kongregacio estas subskribataj fare de la respektiva prefekto, la decidoj mem antaŭe estis farataj de la kardinalaro, foje kune kun lokaj episkopoj kaj sub estrado de la papo.

Juĝejoj[redakti | redakti fonton]

La roma kurio havas tri juĝejojn:

Papaj konsilantaroj[redakti | redakti fonton]

Nuntempe estas 11 papaj konsilantaroj:

Kuriaj oficejoj[redakti | redakti fonton]

Papaj komisionoj[redakti | redakti fonton]

  • Papa komisiono pri la vatikanŝtato
  • Papa komisiono pri la kulturaj posedaĵoj de la eklezio
  • Papa komisiono pri la sakrala arkeologio
  • Papa komisiono pri la biblio
  • Papa komisiono pri la revizio kaj plibonigo de la Vulgata
  • Internacia komisiono de la teologoj
  • Papa komisiono pri la internacia eŭĥaristia kongreso
  • Papa komisiono pri la historia sciencoj
  • Papa komisiono "Ecclesia Dei"
  • Disciplina komisiono de la roma kurio
  • Centra komitato pri la sankta jaro 2000 (jam ne plu ekzistas)

Aliaj institucioj rilataj al la roma kurio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vatikan-Regierungspalast.jpg