Silay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Silay
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 6116
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 130 478  (2020) [+]
Loĝdenso 607 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 48′ N, 122° 58′ O (mapo)10.8122.96666666667Koordinatoj: 10° 48′ N, 122° 58′ O (mapo) [+]
Alto 57 m [+]
Areo 214,8 km² (21 480 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Silay (Filipinoj)
Silay (Filipinoj)
DEC
Silay
Silay
Situo de Silay

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Silay [+]
vdr

Silay, [silaj] - tagaloge Lungsod ng Silay - estas kvinaklasa urbego, ankaŭ komponenta urbo en Filipinoj, en insulo Negroso, en regiono Okcidentaj Bisajoj, en provinco Okcidenta Negroso. Silay administras resume 16 distriktojn kaj apartenas al urbaro de Bacolod. Silay ofte estas referencita kiel la "Parizo de Negros" pro siaj artistoj, kulturaj spektakloj kaj historiaj monumentoj.

Strato en Silay

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La loknomo de la urbo devenas de indiĝena kreskaĵo, kiu kreskis abunde en la areo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Silay situas en nordokcidenta parto de la insulo inter maro kaj monto [1]. Talisay (Okcidenta Negroso) troviĝas nur 7, provinca ĉefurbo Bacolod 18, Bago (Filipinoj) 33, Cadiz (Filipinoj) 40, regiona ĉefurbo Iloilo (urbo) 46, Kabankalan 92, Cebuurbo 116, Calbayog 226, Legazpio (Albajo) 274, ĉefurbo Manilo 473, Kezonurbo 479 kilometrojn (aere) [2].

Instituto en Silay

Historio[redakti | redakti fonton]

Silay estis fondita en 1565 sub la nomo "Carobcob aŭ Calubcub aŭ Caracol aŭ Caraco" kaj estis transdonita al hispana soldato en 1571. Baldaŭ ofte okazis rabatakoj de maŭroj, tial homoj forlasis siajn hejmojn kaj fondis novan vilaĝon en 1760 pli interne. Ankaŭ la hispanoj konstruis malgrandan fortikaĵon kontraŭ la atakantoj. En 1760 Silay estis paroĥo kaj indiĝena komunumo. En la 19-a jarcento sukera uzino ekfunkciis. Eĉ dum la Filipina Revolucio oni plantis amase sukerkanojn. En 1898 en Silay la hispanoj senbatale kapitulacis, venkis la revolucio. Tamen iom poste la lando transiris al la manoj de alia kolonia potenco Usono. La japana okupo okazis inter 1942-1945, en tiu periodo rezista movado estis en la montaj regionoj. Silay urbiĝis en 1957 kaj atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 1970-aj jaroj.

Fama butiko en Silay
Muzeo en Silay

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Silay estas agrikultura kaj fiŝkapta urbego. La sukerkano estas la ĉefa agrikultura produktaĵo. Silay apartenas al la 25 turistlokoj en Filipinoj, eĉ estas ekoturisma celloko.

Religio, eduko kaj lingvo[redakti | redakti fonton]

Plimulto de la loĝantoj estas katolikoj. La plej altnivelaj lernejoj estas katolika kaj baptista akademioj kaj instituto. En Silay parolas 2 lokajn lingvojn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Silay estas alirebla laŭ la marborda vojo ambaŭflanke. La haveneto akceptas fiŝkaptistojn. Apud Silay funkcias internacia flughaveno de Bacolod. Fluge Manilo estas atingebla dum 50 minutoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Silay situas en la tropika klimato. Jare pluvas po 1336 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo kaj novembro pli ofte pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Amuzparko en Silay

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]


Fontoj[redakti | redakti fonton]