Sikijor (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sikijor
municipo de Filipinoj
Devizo: Soar High Siquijor
Administrado
Poŝtkodo 6225
Demografio
Loĝantaro 28 915  (2020) [+]
Loĝdenso 319 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 9° 13′ N, 123° 31′ O (mapo)9.215123.514Koordinatoj: 9° 13′ N, 123° 31′ O (mapo) [+]
Alto 29 m [+]
Areo 90,7 km² (9 070 ha) [+]
Sikijor (Filipinoj)
Sikijor (Filipinoj)
DEC
Sikijor
Sikijor
Situo de Sikijor

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Siquijor, Siquijor [+]
vdr

Sikijor - tagaloge Bayan ng Siquijor - estas urbo en Filipinoj, en la samnoma insulo Sikijor, en regiono Centraj Bisajoj, kie estas ĉefurbo de la samnoma provinco Sikijoro. La urbo havas 42 distriktojn.

Urbodomo de Sikijor

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sikijor etendiĝas en la nordokcidenta marbordo de la insulo [1]. Dumaguete troviĝas 27, regiona ĉefurbo Cebuurbo 128, Cagayan de Oro 147, Dabao 331, General Santos 390, Manilo 658, Kezonurbo 664, Tuguegarao 954 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la hispana periodo estis tie indiĝena reĝlando. La hispanaj pastroj alvenis en Sikijor en 1780, sed paroĥo kaj komunumo estis fondita en 1794. La provinco fondiĝis en 1890. La cetera historio estas la sama ol Filipinoj (Usona dominado, japana okupo, liberiĝo).

Provinca domo de Sikijor

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Sikijor la ekonomio konsistas el agronomio. La ĉefaj produktoj estas terkultivadon, fiŝkaptadon, ligno- kaj korboproduktadojn.

Religio[redakti | redakti fonton]

En Sikijor precipe katolikoj vivas.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sikijor voje estas alirebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke. La urbo havas enlandan flughavenon kaj maran havenon kun pramaj servoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Sikijor estas klasifikita kiel tropika klimato kun musono. Jare pluvas po 1047 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj. Tamen pli ofte pluvas inter junio kaj oktobro. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Plaĝo ĉe Sikijor

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans