Manilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Manilo
tagaloge: Maynila
urbo
Manila by night.jpg
Manilo nokte
Ph seal ncr manila.png
Blazono
Oficiala nomo: Maynila
Moto: Linisin at Ikarangal ang Maynila
Kromnomoj: Perlo de Oriento, Reĝino de Oriento
Ŝtato Flago de Filipinoj  Filipinoj
Insulo Luzono
Regiono Metropolo Manilo
Historiaj regionoj Reĝlando de Tondo, Reĝlando de Manilo
Antaŭurbo Kezonurbo
Rivero Pasig
Situo Manilo
 - alteco 16 m s. m.
 - koordinatoj 14°35′00″N 120°58′00″E  /  14.583333°N, 120.966667°O / 14.583333; 120.966667 (Manilo)
Plej alta punkto 30
Plej malalta punkto 14
Areo 38,55 km² (3 855 ha)
 - de metropolo 638,55 km² (63 855 ha)
Loĝantaro 1 660 714 (2007)
 - de aglomeraĵo 20 795 000
 - de metropolo 11 553 427
Denseco 43 079,48 loĝ./km²
Konkerita 1571
Horzono FST (UTC+8)
Telefona antaŭkodo 2
ZIP kodo 0900 ĝis 1096
Situo de Manilo enkadre de Filipinoj
ButtonRed.svg
Situo de Manilo enkadre de Filipinoj
Situo de Kezonurbo enkadre de Manila Metropolo
Situo de Kezonurbo enkadre de Manila Metropolo
Situo enkadre de Azio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Azio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Maynila
Retpaĝo: www.manila.gov.ph

Manilo (filipine Maynila) estas la ĉefurbo de Filipinoj.

La urbo situas sur insulo la Luzono, ĉe la orienta bordo de la Manila Golfo, 48 km longa, kiu konektiĝas kun la Sudĉina Maro. La urba aglomeraĵo, nomata Manila Metropolo, konsistas el Manilo kaj 16 pliaj urboj kaj komunumoj. Loĝas tie sume 15 milionoj da homoj.

Manilo (sen la aglomeraĵo) estas nur la dua plej granda urbo de la lando; la antaŭurbo Kezonurbo havas pli da loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Manilo komence estis fiŝkaptista vilaĝo, kiu iĝis sultanlando. Ĝia nomo devenas de la vorto majnilad, kiu laŭlitere signifas "tie ĉi nilad"; nilad estas blanka mangrovo kreskanta grandakvante en la regiono.

En la 16-a jarcento reĝo Sulajmano regis Manilon. Li aliancis kun la sultanlandoj Brunejo, Ternate kaj Suluo. En 1570 la ejon konkeris hispanoj gvidataj de Martin DE GOITI, mortigante la tutan sultanan korteganaron. En 1571 Miguel LÓPEZ DE LEGASPI ekposedis la urbon nome de la hispana reĝo kaj proklamis Manilon ĉefurbo de la hispana kolonio Filipinoj. En enklavo nomata Intramuros, ĉe la suda bordo de rivero Pasig, hispanoj konstruis fortikaĵon por protekti la koloniiulojn.

Dum la Dua Mondmilito, je la 2-a de januaro 1942, japanaj trupoj konkeris Manilon. La 15-an de februaro 1945 usona generalo Douglas Macarthur liberigis la urbon, kaj je la 23-a de februaro ankaŭ la ceteron de la aglomeraĵo. La milito grandparte detruis la urbon, kaj oni rekonstruis ĝin.

En 1975 Manilo kaj la ĉirkaŭaj urboj kuniĝis por formi Metro Manila, por pli bone organizi la rapide kreskantan regionon. Manilo iĝis, post Quezon-Urbo, nova ĉefurbo de Filipinoj.

La aglomeraĵo estas grava kultura kaj ekonomia centro, sed suferas pro troloĝateco, trafikblokiĝoj, malpura vivmedio kaj krimo.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Fine de septembro de 1980 en Manilo, la ĉefurbo de Filipinoj, kunvenis Monda Turisma Konferenco, organizita de Monda Turisma Organizo. La konferencon partoprenis 107 plenrajtaj delegacioj kaj 91 kiel observantoj. Ekestis ankaŭ deklaro mencianta Esperanton[1].

"La Monda Turisma Konferenco...

Deziras, ke estu daŭrigataj la strebadoj antaŭenigi la turisman konscion cele al plifaciligo kaj plifavorigo de la komunikado inter la vizitantoj, la loĝantoj de la turistakceptadaj lokoj kaj la turismaj funkciuloj;

Subtrekas ĉi-rilate la gravecon de la scio de la lingvoj, precipe de tiuj kun universala destino, kia estas Esperanto."

Notoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eventoj 94

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]