Sudorientazia Traktatorganizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sudorientazia Traktatorganizo
flago
Estroj de kelkaj el la landoj de SEATO antaŭ Kongresa Konstruaĵo en Manilo, gastigitaj de la Filipina diktatora Prezidento Ferdinand Marcos la 24an de Oktobro 1966.
Estroj de kelkaj el la landoj de SEATO antaŭ Kongresa Konstruaĵo en Manilo, gastigitaj de la Filipina diktatora Prezidento Ferdinand Marcos la 24an de Oktobro 1966.
interregistara organizaĵo • milita alianco
Komenco 8-a de septembro 1954 vd
Fino 30-a de junio 1977 vd
Lando(j) Tajlando vd
Sidejo Bankoko
vdr

La Sudorientazia Traktatorganizo (angle Southeast Asia Treaty Organization, do mallongigite SATO, sed ĉefe SEATO, komparu kun NATO, kaj laŭ la esperanta vortumado SOATO) estis internacia organizaĵo por kolektiva defendo en Sudorienta Azio kreita pere de la Sudorientazia Kolektiva Defendotraktato, aŭ Manila Pakto, subskribita en Septembro 1954 en Manilo, Filipinoj. La formala instituciigo de SEATO estis establita la 19an de Februaro 1955 ĉe kunsido de traktatpartneroj en Bangkoko, Tajlando.[1] La sidejo de la organizaĵo estis ankaŭ en Bangkoko. Ok membroj aliĝis al la organizo.

Dekomence kreita por bloki pliajn komunistajn akirojn en Sudorienta Azio, SEATO estis ĝenerale konsiderita malsukceso ĉar interna konfliktaro kaj disputaro malhelpis la ĝeneralan uzadon de SEATO milite; tamen, SEATO-financaj kulturaj kaj edukaj programoj lasis pli longdaŭrajn efikojn en Sudorienta Azio. SEATO estis dissolvita la 30an de Junio 1977 post multaj membroj perdis intereson kaj retiriĝis.

Fakte ĝi estis komponita ĉefe de kontraŭkomunismaj potencoj tutmonde, dum nur tri landoj tute malproksimaj, Pakistano, Tajlando kaj Filipinoj, estis el la regiono, kaj ili malforte kontribuis al la ĝenerala buĝeto (interkrampe, inter 1958 kaj 1973): Usono (25%), Unuiĝinta Reĝlando (16%), Francio (13.5%), Aŭstralio (13.5%), Pakistano (8%), Filipinoj (8%), Tajlando (8%), Novzelando (8%). Evidentas ke la klopodoj okazis enkadre de la Malvarma Milito.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Leifer 2005

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Leifer, Michael (2005). Chin Kin Wah, Leo Suryadinata, eld. Michael Leifer: Selected Works on Southeast Asia. ISBN 978-981-230-270-0.