Bankoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bankoko (= Bangkoko)
taje: กรุงเทพมหานคร
urbo
Lumphini Park air view.JPG
Parko Lumphini en Bankoko
Flag of Bangkok.svg
Flago
Seal Bangkok.png
Blazono
Oficiala nomo: กรุงเทพมหานคร
Ŝtato Flago de Tajlando  Tajlando
Historiaj regionoj Reĝlando Ajuthajo, Reĝlando Rattanakosin
Rivero Menam-Ĉao-Praja
Situo Bankoko
 - koordinatoj 13°45′08″N 100°29′38″E  /  13.75222°N, 100.49389°O / 13.75222; 100.49389 (Bankoko)
Areo 1 568,737 km² (156 873,7 ha)
 - de metropolo 7 761,50 km² (776 150 ha)
Loĝantaro 9 100 000 (2010)
 - de metropolo 11 971 000
Denseco 5 800,84 loĝ./km²
 - de metropolo 1 542 loĝ./km²
Fondita 21-a de aprilo 1782 kiel ĉefurbo
Horzono Tempo en Tajlando (UTC+7)
Telefona antaŭkodo +66-2
ISO 3166-2:TH TH-10
Situo enkadre de Tajlando
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Tajlando
Partoj de la urbo
Partoj de la urbo
Situo enkadre de Azio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Azio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: กรุงเทพมหานคร
Retpaĝo: www.city.bangkok.go.th
la tegmenta dekoro "ĉofao" de la templo ubosot Wat Phra Kaeo
Garudakaryatid98.jpg

Bankoko (= Bangkoko) (taje กรุงเทพมหานคร, ), Krung Thep Mahanakhon; mallonge กรุงเทพฯ, Krung Thep aŭ Krung-Tep) estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de Tajlando. En 1990, ĝi havis 8,538,610 loĝantojn. La urbo situas ĉe la orienta flanko de la rivero Chao Phraya.

La plena, oficiala nomo de la urbo estas กรุงเทพมหานคร อมรรัตนโกสินทร์ มหินทรายุธยามหาดิลก ภพนพรัตน์ ราชธานีบุรีรมย์ อุดมราชนิเวศน์ มหาสถาน อมรพิมาน อวตารสถิต สักกะทัตติยะ วิษณุกรรมประสิทธิ์, Krung Thep Mahanakhon Amon Rattanakosin Mahinthara Ayuthaya Mahadilok Phop Noppharat Ratchathani Burirom Udomratchaniwet Mahasathan Amon Piman Awatan Sathit Sakkathattiya Witsanukam Prasit (), la plej longa urbonomo en la mondo. Ĝi signifas : « Anĝelurbo, urbego, loĝloko de smeralda Budho, nekaptebla urbo de Dio Indro, granda mondĉefurbo ĉizelita per naŭ gemoj, feliĉa urbo, donema en la grandega Reĝa Palaco simila al la ĉiela domo, regejo de la rekarniĝinta dio, urbo dediĉita al Indro kaj konstruita de Viŝnukarno. »

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bankoko troviĝas sur ebenaĵo laŭ ambaŭ bordoj de rivero preskaŭ (30 km-ojn) ĉe la marbordo, nur 2 metrojn pli alte, ol la maro.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Bankoko havas tropikan malsekan kaj sekan klimatojn. La plej alta temperaturo estas 41 °C.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Panoramoj de bankokaj Rajprasong, Chidlom kaj Sukhumvit nokte kun Parko Lumphini meze vidata el Sathorn-Silom CBD.
Magnify-clip.png
Panoramoj de bankokaj Rajprasong, Chidlom kaj Sukhumvit nokte kun Parko Lumphini meze vidata el Sathorn-Silom CBD.

Bankoko kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Jen kiel oni prezentas Bankokon nome Krung-Tep:

Ili vojaĝas suden al Krung-Tep, kie kanaloj
serpentaj disas. -Jen rimarku la Pinglon Aŭroran
de la Pagodo Arun, multekolore fajenca,
la Grandpalacajn Templojn kun mozaika vitraro,
tegitajn per orpanoj. Jen sekve Benĉamabotrip
kun gabloj nubocelaj, tegmentoj fajne pinaklaj.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 115.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]