Phumiphon Adunjadet
| Phumiphon Adunjadet ภูมิพลอดุลยเดช |
|
|
|
|
| Oficanta | |
| Funkcio akceptita: la 9-an de junio 1946 |
|
|
|
|
| Naskiĝo | la 5-an de decembro 1927 (do nun 85-jara) en Kembriĝo, Masaĉuseco, Usono |
|---|---|
| Nacieco | taja |
Phumiphon Adunjadet (taje ภูมิพลอดุลยเดช, prononco [pʰuː.mí.pʰon ʔà.dun.já.dèːt] (
sono , laŭ anglalingva latinliterigo Bhumibol Adulyadej) respektive Rama la 9-a ekde la 9-a de junio 1946 (19-jara) estas la reĝo de Tajlando. Li naskiĝis la 5-an de decembro 1927 en Kembriĝo, Masaĉuseco, Usono, do nun estas 85-jara. Laŭ la stato de aŭtuno 2011 li estas la aktuale tutmonde plej longe reganta ŝtatestro kaj ankaŭ la plej longe reginta monarko en la historio de Tajlando. Li estas la nevo de la eksa reĝo Rama la 7-a kaj la frato de la sekva eksa reĝo Rama la 8-a. La posedon de reĝo Rama la 9-a la usona magazino Forbes taksas je 35 miliardoj da usonaj dolaroj - plejparte temas pri teritoria posedo kaj partoj de entreprenoj.[1] Sekve la reĝo Rama la 9-a ankaŭ estas la tutmonde plej riĉa monarko.

