Absoluta monarkio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

lbsoluta monarkio estas formo de monarkia registaro laŭ kiu la reĝo rajtas estri sian landon kaj siajn regnanojn tute libere, sen leĝoj aŭ alia leĝa sistemo por kontraŭstari lian potencon. En absoluta monarkio ne ekzistas konstitucio aŭ alia jura akto, kiu povus superi la decidojn de la reĝo. La motivigo de la posedo de la tuta povo en la manoj de la monarko estas aŭ estis plej ofte ke Dio mem elektis la antaŭulon de la reĝo kaj donis la povon al tiu. Pro tio tiaj absolutaj monarkioj estas nomataj ankaŭ teokratiaj monarkioj.

Historie, ĝenerale dum absolutismo la regno atingas la plej altan nivelon de centrismo, kreiĝas disbranĉita burokrata aparato, armeo kaj polico, kaj kutime funkciado de la organoj de popolaj kaj nobelaj reprezentantoj ĉesas. Absolutismo prosperis en la landoj de Okcidenta Eŭropo en 17-18 jc, en Brazilo dum frua 19-a jarcento en Rusio kaj en kelkaj landoj ekster Eŭropo ĝi ekzistis ĝis la 20-a jarcento. En plimulto de landoj ĝi estis aboliciita per burĝaraj revolucioj, en Rusio per komunisma revolucio kaj en 20-a jarcento ankaŭ pro ekstera premo.

La plej frua, aŭtentika absoluta monarko, kaj ankaŭ unu el la plej famaj, estis la franca reĝo Ludoviko la 14-a.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]