Sidnejo
| Tiu ĉi artikolo temas pri la plej granda urbo de Aŭstralio. Pri la samnoma urbeto en Kanado vidu al artikolon Sidney. |
| Sidnejo | ||
| angle: Sydney | ||
| urbo | ||
|
Operejo en Sidnejo, unu el la plej konataj aŭstraliaj konstruaĵoj
|
||
|
||
| Oficiala nomo: Sydney | ||
| Lando | ||
|---|---|---|
| Federacia ŝtato | Nova Suda Kimrio | |
| Montaro | Blua montaro | |
| Haveno | Port Jackson | |
| Maro | Maro de Tasman | |
| Partoj de Sidnejo | Darling Harbour | |
| Konata loko | Operdomo de Sidnejo Ponto Harbour | |
| Situo | Sidnejo | |
| - alteco | 3 m s. m. | |
| - koordinatoj | 33°52′10″S 151°12′30″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por -33.86944 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">33.86944°S, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Areo | 12 144,6 km² (1 214 460 ha) | |
| Loĝantaro | 4 504 469 (31.12.2009) | |
| Denseco | 370,9 loĝ./km² | |
| Parko | Reĝa Nacia Parko (Royal National Park) | |
| Estiĝo | 26-a de januaro 1788 | |
| Horzono | AOST (UTC+10) | |
| - somera tempo | AOST (UTC+11) | |
| Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | ||
| Nomo | Operdomo de Sidnejo | |
| Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | |
| Jaro | 2007 (#31) | |
| Numero | 166 | |
| Kriterioj | i | |
|
Situo enkadre de Nova Suda Kimrio
|
||
| Retpaĝo: www.cityofsydney.nsw.gov.au | ||
Sidnejo, la plej ampleksa kaj la plej loĝata urbo en Aŭstralio, estas ĉefurbo de Novsudkimrio. Sidnejo troviĝas sur nordorienta marbordo de Maro de Tasmano. Kun ties populacio, kiu superas 4,5 milionoj da loĝantoj en ties metropola regiono, fariĝis la plej ampleksa municipo en Oceanio.[1] La loĝantoj de Sidnejo nomiĝas "Sydneysider", kaj la ĉi-vorto estiĝis el kosmopolitisma kaj internacia populacio de tiu ĉi urbo.[2]
Sidejo de la unua britia kolonio en Aŭstralio, Sidnejo, estis fondita la 26-an de januaro 1788 sur malgranda golfo Sydney Cove[3], de Arthur Phillip. La urbo estas konstruita sur montetoj ĉirkaŭ la netavolita kaj profunden en landon entranĉita golfo Port Jackson, kiu nun prefere nomiĝas Sydney Harbour kaj sur kiu hodiaŭ elstaras Sydney Opera House kaj Harbour Bridge. En la ĉirkaŭaĵo de la metropolita areo etendiĝas naciaj parkoj kaj marbordaj regionoj, kiuj enhavas kvanton da golfoj, riveroj kaj strandoj, inkluzive de konata Bondi Beach. En la urbo estas ankaŭ multe da parkoj, krom aliaj ankaŭ Hyde Park kaj Royal Botanical Gardens (Reĝaj botanikaj ĝardenoj).
Sidnejo estas, dank' al datenoj de Universitato Loughborough rezultantaj el ties esploroj, envicigita inter mondajn urbojn[4], kiu konfirmas, ke Sidnejo estas monda centro de arto, modo, kulturo, amuzo, klerigado kaj turismo.
Sidnejo ankaŭ gastigis kelkajn ĉefajn internaciajn sportajn eventojn, kiel ekzemple 1938 British Empire Games, Someran Olimpikon en 2000, finalmatĉon Rugby World Cup 2003 kaj World Youth Day 2008. Ĉefa flughaveno en Sidnejo estas Aeroporto Sidnejo.
Enhavo |
Famuloj [redakti]
- tie mortis hungara pentristo Dezső Orbán
Vidindaĵoj [redakti]
Turismaj allogaĵoj [redakti]
- Operdomo de Sidnejo
- Ĉehavena Ponto de Sidnejo
- Plaĝo Bondi
- Akvario de Sidnejo
- Olimpika parko
- Ĉina kvartalo
- Turo de Sidnejo
- Zoo de Taronga
- Darling Harbour
- Fiŝbazaroj de Sidnejo
- Oceanworld
Muzeoj [redakti]
- Artgalerio de Nov-Sudkimrio
- Aŭstralia Centro por Fotografio
- Muzeo de Moderna Arto
- Powerhouse Museum of Science and Design
- Observatorio de Sidnejo
- Muzeo de Sidnejo
- Auŝtralia Muzeo
Parkoj [redakti]
Esperantistoj en Sidnejo [redakti]
Vidu ankaŭ [redakti]
Sidnejo povas nomi ankaŭ la kanadan urbeton Sidney (Brita Kolumbio) kaj supozeble ankaŭ aliajn lokojn. Krome, ankaŭ multaj homoj nomiĝas tiel (angle aŭ Sidney aŭ Sydney; en esperantigo ambaŭ Sidnejo), ekzemple la poeto Sir Philip Sidney.
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
Referencoj [redakti]
- ↑ Year Book Australia, 2009. Alirita 2008-02-20.
- ↑ Designing for Diversity: the Multicultural City. 1995 Global Cultural Diversity Conference Proceedings, Sydney.
- ↑ Arthur Phillip. The Voyage of Governor Phillip to Botany Bay.
- ↑ The World According to GaWC 2008. Alirita 11-10-2009.

