Nagojo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nagojo estas esperantigita loknomo de Nagoja (japane: 名古屋 [Nagoja], Hepburn/Kunrei Nagoya) en Japanio. Ĝi estas grava marhaveno kaj universitata urbo, kaj krome servas kiel administra centro de la gubernio Ajĉi.

Flago de Nagojo
Nuboskrapuloj en Nagojo
Enirejo de metroo en Nagojo
Urbodomo de Nagojo

La nomo signifas malvastigate Urbo Nagoja (名古屋市), sed vastigate signifas pli grandan lokon: Kiel oni nomas ĉirkaŭejon de Tokiaj specialaj kvartaloj "Tokio", tiel oni nomas ĉirkaŭejon de Urbo Nagoja "Nagojo".

Ĉar la lokonomo "Ajĉi" en gubernio Ajĉi estas malpli konata ol "Nagoja", fojfoje oni uzas "Nagoja" anstataŭ "Ajĉi" por gubernio Ajĉi.

Originale "Nagoja" (名古屋) signifas ĉirkaŭejon de urbo de Nagoja Kastelo (nun Naka-kvartalo).

Enhavo

Geografio [redakti]

Nagojo situas borde de la Pacifika Oceano.

Historio [redakti]

Nagojo ligiĝas al konstruo de kastelo en 1612. Antaŭ ol Nagoja Kastelo konstruiĝis, oni skribis 那古野 [nagoja]. Poste la loko iĝis industria loko. Oni okupiĝis precipe pri ceramikaĵoj. Nagojo urbiĝis en 1889. Dum la 2-a mondmilito Usono ofte bombardis la urbon.

Vidindaĵoj [redakti]

Klimato [redakti]

En Nagojo jare pluvas po 1565 mm (en ĉiuj monatoj pluvas, en februaro neĝas). La temperaturo en julio-aŭgusto estas ĉirkaŭe 30 °C. Tio estas vintre ĉirkaŭ frostopunkto.

Trafiko [redakti]

Nagojo havas internacian flughavenon, stacidomon kaj metroon.

Nagojaj specialaĵoj [redakti]

Famuloj [redakti]

Nagojo estas naskiĝurbo de Ŝimomura Joŝiŝi.

Ĝemelurboj [redakti]

Vidu ankaŭ [redakti]