Uiro
El Vikipedio
Uiro aŭ ŭiro (japane: 外郎 [uirō]) estas tradicia japana boligita kuko, farita el riza faruno kaj sukero. Ĝi similas al moĉio. Uiro estas parfumita per pasto de azuki-faboj, verda teo (maĉĉa), juzu, frago aŭ kaŝtano. La urbo Nagojo famas pro siaj uiroj, sed oni povas aĉeti ilin en tradiciaj japanaj vendejoj tra tuta Japanio.