San-Francisko

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo


San-Francisko
angle: San Francisco, hispane: San Francisco
urbo
SF From Marin Highlands3.jpg
San Francisko el Marin Headlands, kun Golden Gate Bridge en antaŭo
Flag of San Francisco.svg
Flago
Oficiala nomo: City and County of San Francisco
Moto: Oro en Paz, Fierro en Guerra
Kromnomoj: Frisco
Ŝtato Flago de Usono  Usono
Federacia ŝtato Kalifornio
Kantono San Francisko
Ponto Golden-Gate-Ponto
Golfo Golfo de San-Francisko
Situo San-Francisko
 - alteco 16 m s. m.
 - koordinatoj 37°46′45″N 122°26′12″U  /  37.77917°N, 122.43667°U / 37.77917; -122.43667 (San-Francisko)
Plej alta punkto
 - alteco 282 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 231,92 km² (23 192 ha)
 - de metropolo 3 524,4 km² (352 440 ha)
 - de lando 46,7 km² (4 670 ha)
 - de akvo 185,2 km² (18 520 ha)
Loĝantaro 805 235 (2010)
 - de metropolo 4 335 391
Denseco 3 472,04 loĝ./km²
 - de metropolo 1 230 loĝ./km²
Fondita 29-a de junio 1776
Urbestro Edwin M. Lee
Horzono PTZ (UTC-8)
 - somera tempo PTZ (UTC-7)
Poŝtkodo 94101–94112, 94114–94147, 94150–94170, 94172, 94175, 94177
Telefona antaŭkodo 415
Nomita laŭ Sankta Francisko el Asizo
Insulo Alcatraz
Situo de urbo en Usono
ButtonRed.svg
Situo de urbo en Usono
Situo enkadre de Okcidenta Usono
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Okcidenta Usono
Situo de urbo enkadre de ŝtato (maldekstre) kaj kantono (dekstre)
Situo de urbo enkadre de ŝtato (maldekstre) kaj kantono (dekstre)
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: San Francisco
Retpaĝo: www.sfgov.org
Vicdometoj kun panorama vido al la urbo en fono
Montetriĉa tereno de San Francisko (Filbert Street)
Financa centro de San Francisko

San-Francisko, SanfranciskoSan Francisko (angle kaj hispane San Francisco [san fransisko]) estas urbo en la usona ŝtato Kalifornio.

Ĝi estis fondita en kio nun estas la kvartalo Mission fare de franciskanoj kaj nomita en 1847 laŭ sankta Francisko el Asizo.

Dum la ora febro de 1849, ĝi kreskis ĉar ĝi estis la enirejo al la ora minlando.

Ekzistas metroo, tramoj kaj publikaj busoj; urbo-specifa transportilo estas la ŝnureg-tramo (cable car), kies tri linioj grimpas la krutajn stratojn de la urbocentro helpe de ŝnurego, kiu sub la strato kuras kun konstanta rapideco de ĉ. 30 km/h. Por la trafiko inter la urbo kaj ĝiaj antaŭurboj, precipe aliflanke de la Golfo de San-Francisko, servas la fervoja sistemo BART. Ligon al la regiono sude de la urbo provizas la fervoja kompanio Caltrain.

San-Francisko iĝis unu el la ĉefaj urboj por gejoj (kvartalo Castro) kaj por usonaj ĉinoj (tipe en kvartalo Chinatown, "Ĉinio-urbo").

En la finaj 1990-aj jaroj, ĝi logis ankaŭ riĉajn komputilfirmaanojn laborantajn en proksima Silicon Valley.

La urbo gastigis la Landan Kongreson de ELNA en 1970, 1976, 1979, 1983, 1986, kaj 1997, krom pluraj lokaj kaj regionaj Esperanto-renkontiĝoj. La golfa urbaro estas en lastaj jardekoj la plej forta regiono por la Esperanto-movado en Usono.

La loka e-klubo estas la San-Franciska Esperanta Regiona Organizo (SFERO)

[redakti] Vizitindaĵoj

  • Supermara ponto Golden Gate ("Ora pordego") Ora-Pordega Ponto
  • Telegrafa monteto (Telegraph Hill, belvidejo) kun Colt-turo
  • "Transamerika Piramido" (nubskrapulo)
  • Ŝnureg-tramo (cable car), kun propra muzeo
  • Insulo Alcatraz, eksa pun-malliberejo

[redakti] Retaj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj