Bakersfield
Bakersfield estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Kern. Ĝi estas ankaŭ universitata urbo.
Enhavo |
Bazaj informoj[redakti]
- Koordinatoj: 35°22′N 119°01′U / 35.367°N, 119.017°UKoordinatoj: 35°22′N 119°01′U / 35.367°N, 119.017°U
- Areo: 372 km²
- Loĝantaro: 354.480 (en 2012)
- Supermara alteco: 123 m
- Horzono: UTC-8h (en somero UTC-7h )
- Poŝtkodoj: 93241, 93301-93309, 93311-93314, 93263, 93380, 93381-93390, 93399, 93220
- Telefonkodo: 910
Geografio[redakti]
Bakersfield situas ĉe la suda fino de la Valo San Joaquin laŭ malgranda rivero Kern en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta-meza parto de la subŝtato. Fresno kaj Los-Anĝeleso troviĝas po 180, Sakramento 480 km.
Historio[redakti]
Jam ok mil jarojn antaŭe vivis tie homoj. En 1776 hispana pastro Francisco Garcés estis la unua eŭropano tie. Ĝis la 1820-aj jaroj nur meksikaj setlantoj alvenis. En 1848 oni trovis oron en Kalifornio, tial setlantoj inundis la valon. Indianoj devis retiriĝi al rezervejoj, dume oni trovis ankaŭ naftojn en 1865. Tiutempe la nuna Bakersfield estis konata, kiel Kern Island, kie estis iom da kabanoj. En 1869 Bakersfield fondiĝis kaj ĝi estis nomita pri kolonelo Thomas Baker. Bakersfield urbiĝis en 1873 kaj en la sekva jaro ĝi iĝis administra centro de la kantono. En 1952 sismo okazis.
Klimato[redakti]
Bakersfield situas en mediteranea klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 11-25 °C. La varmo kulminas en julio ofte kun 37 °C, la malvarmo kulminas inter decembro-januaro kun rekordo 4 °C. Jare pluvas po 164 mm. Tre malofte neĝas kaj frostas.
Trafiko[redakti]
Bakersfield havas herbokovritan flughavenon, apude trejnan bazon pri helikopteroj. Aŭtoŝoseoj kuras al Los-Anĝeleso, Fresno kaj Arizono. La urbego havas trairan fervojan linion. En Bakersfield aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Vidindaĵoj[redakti]
Ĝemelurboj[redakti]
Santiago de Querétaro, Meksiko
Vakajama, Japanio
Cisi, Ĉinio
Buĉon, Sud-Koreio
Minsko, Belarusio - 2011
Fontoj[redakti]
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio