Santiago de Querétaro
Santiago de Querétaro estas milionurbo kaj universitata urbo en Meksiko, en provinco Querétaro, en municipo Querétaro (komunumo).
Enhavo |
Geografio[redakti]
Santiago de Querétaro troviĝas en mezo de la lando en montaro. Meksikurbo troviĝas 213, San Miguel de Allende (komunumo) 96 km-ojn.
Historio[redakti]
Santiago de Querétaro fondiĝis fare de hispanaj konkerintoj en 1531, sed pli frue la aztekoj havis tie urbeton. Pri la fondiĝo estas legendo. En 1535 la loko nomiĝis "Pueblo de Indios". La vilaĝo urbiĝis en 1606 kaj ĝi estis subŝtata ĉefurbo ekde 1823. En 1966 la urbocentro estas Monda Heredaĵo.
Ekonomio[redakti]
Ĝis mezo de la 20-a jarcento Santiago de Querétaro estis agrara urbo, poste diversaj industriaj parkoj formiĝis. La plej gravaj industriaj branĉoj estas aŭtoj, nutraĵoj, vinkulturo, vitro, komercado kaj turismo.
Klimato[redakti]
En Santiago de Querétaro jare pluvas po 638 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej oftze inter aprilo-aŭgusto. La averaĝa temperaturo estas iomete malpli, ol 30'. Vintre tre malofte frostas.
Vidindaĵoj[redakti]
- katedralo
- preĝejo omaĝe al Sankta Francisko el la 18-a jarcento
- preĝejo omaĝe al Sankta Filipo de 1805
- preĝejo omaĝe al Sankta Kruco
- akvodukto
- muzeoj pri artoj kaj pri sciencoj
- teatro de 1852
Trafiko[redakti]
Santiago de Querétaro havas flughavenon. La urbo estas nodo de aŭtovojoj. Trajne estas kontaktoj al Meksikurbo, Monterrey kaj León (komunumo).