Cancún

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo
Ruinoj en Cancún
Satelitfoto
Plaĝo de Cancún

Kankuno - hispane Cancún estas urbo en la ekstrema sudoriento de Meksiko, sur la duoninsulo Yucatán en la provinco (subŝtato) Quintana Roo. La urbo havas 550 000 loĝantojn kaj estas mondkonata kiel turistejo.

Ĝis la 1950-aj jaroj de la dudeka jarcento Kankuno estis sensignifa vilaĝo sur insulo en la Kariba Maro tuj apud la marbordo, kun iom da fiŝkaptado kaj nombro da majaaj ruinoj. La meksika registaro kaj internaciaj investistoj tamen decidis evoluigi Kankunon al turistejo. Per digo oni ligis la insulon al la kontinento kaj konstruis internacian flughavenon. Ekde la 1960-aj jaroj Kankuno rapide kreskis.

Hodiaŭ Kankuno estas granda urbo, kiu plivastiĝis ankaŭ sur la kontinento, la plej granda urbo de Quintana Roo kaj la ĉefurbo de la distrikto Benito Juárez. Kankuno estas vizitata de tri milionoj da turistoj jare, la plejmulto devenas de Usono.

En 2003 Kankuno estis internacia novaĵo pro la malsukcesinta konferenco de la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK) kiu okazis tie.