Pasaĝero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pasaĝeroj en aviadilo (Boeing 737)

Pasaĝero estas vojaĝanto, kiu ne mem stiras sian veturilon.

La vorto pasaĝero venas de la franca fr:passager, passajour = vojaĝanto (el la latina la:passus = paŝo).

Kutime pasaĝero pagas iun sumon por sia transporto kaj ricevas bileton (kvitancilo).

Kaŝpasaĝero vojaĝas senbilete kaj neleĝe kaj kaŝas sin dum la vojaĝo.

En literaturo[redakti | redakti fonton]

Franz Kafka - La pasaĝero, en traduko de Vilhelmo Lutermano, 1999.