Vilhelmo Lutermano

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vilhelmo Lutermano en majo 2008

Vilhelmo LUTERMANO (oficiale Wilhelm Luttermann) estas germandevena esperantisto, kiu aktive tradukas al Esperanto kaj aktivas en la maldekstra Esperanto-movado (SAT kaj MAS). Li estas la ĉefredaktisto de la Esperanto-versio de Le Monde diplomatique.

[redakti] Nomo

La gepatra lingvo de Lutermano estas la platdiĉa, kaj en tiu lingvo li nomiĝas Willem [vílem]. Tamen lia oficiala nomo estas Wilhelm [vílhelm] (germanlingva versio de la sama nomo). En Francio: Guillaume [gijóm]. En Okcitanio, kie li sufiĉe longe vivis: Guilhem [gijén]. En Kubo, kie li nun vivas: Guillermo [gijérmo]. Kaj en Esperanto: Vilhelmo.

[redakti] Vivo

Lutermano naskiĝis en 1936 en Offensen apud Celle, norda Germanio. Li studis germanistikon kaj romanistikon en Göttingen, Freiburg im Breisgau (Friburgo), Vieno, Munkeno kaj Berlino. De 1967 - 1988 gimnazia instruisto pri germana kaj franca lingvoj, krome pri konkursa biciklado kaj pri stenografio en (la tiam Okcidenta) Berlino. En tiu tempo, 7-jara proceso kontraŭ li kun la celo de profesimalpermeso, pro aneco en la komunista partio de Okcidenta Berlino; fina rezulto (1981): liberigo.

Post jardekoj da aktiveco kontraŭ Esperanto, li ŝanĝis sian sintenon kaj esperantistiĝis en 1987, kion atestas la teksto en kiu li mem priskribas kialojn kaj manierojn de tiu ŝanĝiĝo: "Mi estis aktivulo kontraŭ Esperanto". Pro akcidento en 1987 grava malsano kun antaŭtempa pensiiĝo. Ekde tiam: Esperantigo de germana literaturo:

(tiu kaj ĉiuj sekvaj tradukoj troveblaj sub http://vlutermano.free.fr/
  • Bertolt Brecht (Berto Breĥto): La mantelo herezula (Der Mantel des Ketzers)
  • kaj: Historioj pri sinjoro Kojno (Geschichten vom Herrn Keuner)
  • Georg Büchner (Georgo Buĥno): Vojceko (Woyzeck)
  • Hans Magnus Enzensberger (Hans' Magno Encensbergo): Poemoj
  • Rainer Maria Rilke (Rajno Mario Rilko): Duinaj Elegioj 1,2,3 (Duineser Elegien 1,2,3)
  • Botho Strauß (Boto Straŭso): Prozo
  • Arthur Schnitzler (Arturo Ŝniclo): La fianĉino (Die Braut)
  • kaj: La rondo (Der Reigen)
  • Georg Trakl (Georgo Traklo): Poemoj

Kaj el la franca:

  • Catherine Millet (Katrin' Mije'): La seksa vivo de K.M., 1-a ĉapitro (La vie sexuelle de C.M.)


La sekvaj tradukoj alireblas jene: [1]

kaj, elfrancigitaj,

  • artikoloj el la monatgazeto LE MONDE DIPLOMATIQUE [2]

Li estas ĉefredaktisto de la Esperanta eldono de Le Monde diplomatique, konsultebla en [3] .

Li tradukis, ĉefe el la germana, plurajn verkojn de Karlo Markso kaj Frederiko Engelso:

2009, 44 p., ISBN 978-2-918300-00-7

Karlo Markso: Kritiko de la Gotaa Programo, kun antaŭ­paro­lo de Frederiko Engelso, trad. de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2009, 44 p., ISBN 978-2-918300-03-8 (2-a eld.: 978-2-918300-21-2)

  • Karlo Markso: La mizero de la filozofio, respondo al J. B. Pru­do­no: „La filozofio de la mizero”; kun antaŭparoloj de Frederiko En­gelso; Pri J. B. Prudono. Tradukitaj de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2009, 196 p., ISBN 978-2-918300-08-3
  • Karlo Markso: La kapitalo. Volumo I, Kriti­ko de la politi­ka eko­no­mio. Libro I: La pro­dukt­adprocezo de la kapitalo, Ĉapitroj unua ĝis naŭa, Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2009, 381 p., ISBN 978-2-918300-13-7
  • Karlo Markso; Frederiko Engelso: Tezoj pri Fojerbaĥo; Prin­ci­p­­oj de komunismo kaj aliaj verketoj, elgermanigitaj de Vilhelmo Lu­ter­ma­no, MAS, 2010, ISBN 978-2-918300-17-5
  • Frederiko Engelso: La origino de la fami­lio, de la privata prop­rieto kaj de la ŝtato, elger­man­igita de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2010, ISBN 978-2-918300-16-8
  • Karlo Markso: La kapitalo. Volumo I, Kri­ti­ko de la politika eko­no­mio. Libro I: La produkt­ad­procezo de la kapitalo, Ĉapitr­oj dekkvara ĝis dudekkvina, Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2011, 359 p., ISBN 978-2-918300-30-4
  • Frederiko Engelso: Ludoviko Fojerbaĥo kaj la fino de la kla­sika germana filozofio, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2011, 57 p., ISBN 978-2-918300.48-9

kaj de diversaj marksistoj:

  • Georgo Dimitrofo: Raporto al la 7-a Kongreso de la Komunis­ta In­ternacio; Harald Neubert: La Kominterno en la 1930-aj jaroj kaj la koncep­to de unueco; kun enkonduko de Günther Judick, el­ger­manigitaj de Vilhel­mo Lutermano, MAS, 2011, 113 p., ISBN 978-2-918300-49-6
  • Frederiko Engelso en aktualaj diskutoj. Werner Sepp­mann: Privile­gia loko por rigardi en la laborejon de la marksisma pensado. Notoj pri la korespondado inter Markso kaj Engelso; Erwin Marquit: Engelso kaj logik­aj kontraŭdiroj; Karl Hermann Tjaden: Kial ne estiĝis vera engelsis­mo, Elgermanigitaj de Vilhel­mo Lutermano, MAS, 2011, 35 p., ISBN 978-2-918300-50-2
  • V. I. Lenino: Tri fontoj kaj tri partoj de la marksismo; Anarĥi­ismo kaj socialismo; Pri la slogano de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo; La oportunismo kaj la kolapso de la 2-a internacio; La diferencoj en la eŭropa laborista movado; Antaŭparolo al la broŝuro de N. Buĥarin: „Mondeko­no­mio kaj imperiismo”; elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2011, 40 p., ISBN 978-2-918300-53-3
  • Daŭrigo de la Manifesto, Moderna poziciiĝo de komunista par­tio, La programo de la Germana Komunista Partio DKP, kun antaŭ­pa­rolo de Helmut Dunkhase, elger­man­igita de Vil­helmo Lutermano, MAS, 2011, 63 p., ISBN 978-2-918300-54-0
  • Werner Seppmann: La malkonfesata klaso.. Pri la laborista klaso hodiaŭ, elger­manigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 176 p., ISBN 978-2-918300-57-1
  • Roberto Ŝtejgervaldo: Sen laborista klaso okazas nenio esenca, sed sole kun ĝi – ankaŭ ne; Werner Seppmann: Remalkovro de la klasoj, elgermanigitaj de Vilhelmo Lu­ter­mano, MAS, 2011, 35 paĝoj, ISBN 978-2-918300-58-8





kaj plurajn pliajn verkojn de tiu aŭtoro, troveblaj en la artikolo pri Karlo Markso

Li tradukis kaj publikigis libroforme i.a. artikolojn de marksismaj analizoj de nuntempaj okazaĵoj, videblaj jene: [4]

Li estas ankaŭ fondomembro de la Monda Asembleo Socia (MAS) kaj aktivas en ĝi.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj