Bertolt Brecht

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bertolt Brecht (1954)
Memorigilo al Brecht de Fritz Cremer antaŭ la Berliner Ensemble

Bertolt BRECHT [Bertolt Breĥt] (Eugen Berthold Friedrich Brecht) naskiĝis la 10-an de februaro 1898 en Augsburg kaj mortis la 14-an de aŭgusto 1956 en Berlino. Li estis germana verkisto, dramisto kaj reĝisoro; li havis komunismajn idealojn.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Post la elementa lernejo li vizitis ĝis 1917 la "Realgymnasium" (hodiaŭ: Peutinger-Gymnasium) en Augsburg. Ekde 1917 ĝis 1918 li studis ĉe la Ludwig-Maximilian-Universitato en Munkeno natursciencojn, medicinon kaj literaturon. Jam en la jaro 1918 li devis interrompi sian studadon por labori en aŭgsburga milithospitalo.

Tiutempe li konatiĝis kun Paula Banholzer. La komuna filo Frank Banholzer naskiĝis je la 3-a de aprilo 1919 kaj mortis je la 13-a de novembro 1943 en Porchow, Rusio. Ĉar Brecht estimis la verkiston Frank Wedekind, la filo ricevis la nomon Frank.

En la jaro 1922 li edziĝis kun la aktorino kaj operkantistino Marianne Zoff. Unu jaron poste, la 12-an de marto, la filino Hanne naskiĝis. Mallonge poste li konatiĝis kun sia posta edzino Helene Weigel, kiu en 1924 naskis lian duan filon Stefan. Tri jarojn poste li divorcis de Marianne Zoff. En 1929 li edziĝis kun Helene Weigel kaj la filino Barbara naskiĝis.

Berlina epoko[redakti | redakti fonton]

Ekde 1920 Brecht ofte vojaĝis al Berlino por flegi rilatojn al homoj el la teatra vivo. En 1924 li translokiĝis al Berlino. Komence li laboris kun Carl Zuckmayer kiel surscenigisto ĉe la Deutsche Theater de Max Reinhardt.

La du komponistoj por liaj verkoj kaj kantoj estis Kurt Weill kaj ekde 1928 Hanns Eisler.

Dum la 20-a jaroj li fariĝis komunisto, tamen li neniam membriĝis en la Germana Komunista Partio KPD.

Ekzilo[redakti | redakti fonton]

Abomenante la germanan politikon kaj persekutate de la regantoj, li en 1933 forlasis Germanion kaj vivis interalie en Danio, Svedio, Finnlando, Usono kaj Svisio.

La nazioj bruligis liajn verkojn en 1933 kaj li perdis sian germanan ŝtatanecon en 1935. Li ŝatus labori kiel verkisto de filmaj scenaroj en Hollywood, sed li ne sukcesis fari tion.

Reveno[redakti | redakti fonton]

En 1948 Brecht revenis al orienta Berlino, ĉar li ne rajtis reveni al okcidenta Berlino. Kune kun sia edzino, la aktorino Helene Weigel, li fondis en 1949 la teatran grupon Berliner Ensemble. Baldaŭ li malharmoniis kun la kultura burokratio de la GDR.

Brecht mortis en Berlino en 1956 pro korinfarkto.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Baal, 1918
  • Etburĝa geedziĝo (Die Hochzeit, ankaŭ Die Kleinbürgerhochzeit), 1919
  • Tamburoj en la nokto (Trommeln in der Nacht), 1920
  • En la ĝangalo de la urboj (Im Dickicht der Städte), 1922
  • Vivo de Eduardo la 2-a (Leben Eduards des Zweiten von England), 1924
  • Viro estas viro (Mann ist Mann), 1925
  • Trigroŝa opero (Die Dreigroschenoper), 1928
  • La badena lekciono pri interkonsento (Das Badener Lehrstück von Einverständnis), 1929
  • Kresko kaj falo de la urbo Mahagonny (Aufstieg und Fall der Stadt Mahagonny), 1930
  • La Oceanflugo (Der Ozeanflug, ankaŭ Der Lindberghflug, ankaŭ Der Flug der Lindberghs), 1928
  • La sankta Johana de la Buĉejoj (Die heilige Johanna der Schlachthöfe), 1930
  • La jesdiranto, la nediranto (Der Jasager, Der Neinsager), 1930
  • La Rimedo (Die Massnahme), 1930
  • La escepto kaj la regulo (Die Ausnahme und die Regel), 1930
  • La Patrino (Die Mutter), 1931
  • Kuhle Wampe (filmo), 1932
  • La Horacoj kaj la Kuriacoj, (Die Horatier und die Kuriatier)
  • Rondaj kapoj kaj pintaj kapoj (Die Rundköpfe und die Spitzköpfe), 1933
  • La armiloj de sinjorino Carrar (Gewehre der Frau Carrar), 1937
  • Patrino Courage kaj ŝiaj infanoj (Mutter Courage und ihre Kinder), 1938
  • Timego kaj mizero de la 3-a regno (Furcht und Elend des Dritten Reiches), 1938
  • Vivo de Galileo (Leben des Galilei), 1938
  • La Bonulo de Siŝŭan (Der gute Mensch von Sezuan), 1938
  • La Proceso de Lukulo (Das Verhör des Lucullus, ankaŭ Lukullus vor Gericht, ankaŭ Die Verurteilung des Lukullus), 1939
  • Majstro Puntila kaj lia servisto Matti (Herr Puntila und sein Knecht Matti), 1940 (kun Hella Wuolijoki (angle : Hella Wuolijoki))
  • La Rezistebla Supreniĝo de Arturo Ui (Der aufhaltsame Aufstieg des Arturo Ui), 1941
  • La vizioj de Simone Machard (Die Gesichte der Simone Machard, ankaŭ Die Stimmen), 1942
  • Schweyk en la Dua Mondmilito (Schweyk im zweiten Weltkrieg), 1943
  • La kaŭkaza kretcirklo (Der kaukasische Kreidekreis), 1945 (publikigita en 1949[1])
  • Prilaboro de Antigona, 1947
  • La Tagoj de la Komunumo (Die Tage der Commune), 1949
  • Dialektiko en teatro, 1951
  • Prilaboro de Coriolanus de Shakespeare (1952/53)
  • Turandot, aŭ la kongreso de la vestpurigistoj (Turandot oder der Kongress der Weisswäscher), 1954
  • Plendokanto de la mortinta soldato (1966)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Books and Writers

Tradukoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Pri la afableco de la mondo; Memoro pri Maria A.; Demandoj de leganta laboristo; Legendo pri la fariĝo de la libro Taoteking survoje dum la elmigrado de Laŭzi / trad. de Guido Holz, en: Tran(skon)dukoj, Messkirch: Gmeiner, 1988. – p. 111 – 119, ISBN 3-926633-14-X
  • Trigroŝa romano, Trad. Karl Schulze, 1977.
  • La mantelo herezula (Der Mantel des Ketzers), Trad. Vilhelmo Lutermano
  • Historioj pri sinjoro Kojno (Geschichten vom Herrn Keuner), Trad. Vilhelmo Lutermano
  • La juda edzino (el Furcht und Elend des Dritten Reiches), Tradukis Erika Lagrange

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Tradukoj de Vilhelmo Lutermano[redakti | redakti fonton]

Enkonduka eseo pri la teatra penso de la aŭtoro[redakti | redakti fonton]

Tradukoj de Cezar[redakti | redakti fonton]