La kaŭkaza kretocirklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Der kaukasische Kreidekreis
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Bertolt Brecht
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1949
Ĝenro epika teatraĵo • dramo
Loko de rakonto Kartvelio
vdr

La kaŭkaza kretocirklo (germane Der kaukasische Kreidekreis) estas teatraĵo de Bertolt Brecht, verkita dum Brecht vivis en ekzilo en Usono en 1944.

La teatraĵo estis verkita en eposa stilo, kaj estas konsiderita klasika teatraĵo. La teatraĵo estis origine prezentita por la unua fojo en majo 1948 en la angla (en kolegio nomita Carleton College en Minesoto). En 1949 ĝi estis eldonita unuafoje en la originala lingvo - en la germana - kadre de literatura revuo nomata Sinn und Form. Nur la 9-an de novembro 1954 ĝi estis prezentita unuafoje sur germanaj scenejoj - en la Theater am Schiffbauerdamm en Berlino. La ĉefa aktorino en ĉi tiu produktado estis la partnero de Brecht, la aktorino Helene Weigel.

Ĝi okazas en feŭda Kartvelio, en Kaŭkazo, dum la milito de Irano kontraŭ la Unuiĝinta Reĝlando de Kartvelio. Ĝi demandas ĉu jura justeco estas morala kaj ĉu la rajto je posedaĵo, kiu estas en la centro de niaj vivoj, estas pli alta ol justeco.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Estas du rondoj, io kiel enrakonta rakonto, en la teatraĵo: la kadra rakonto temas pri la fino de la dua mondmilito, kiam la originaj terposedantoj en Sovetunio postulas sian posedaĵon reen, dum la kamparanoj, kiuj longe loĝis en la loko, konstruis siajn domojn kaj laboris la teron, ankaŭ postulis la proprieton. Por konvinki, ke la tero apartenas al la laboristoj kaj ne al la originalaj posedantoj, ili faris spektaklon.

La interna rakonto temas pri la aparteno de knabeto: ĉu li apartenas al sia riĉa patrino, kiu forlasis lin (kiam oni scias, ke antaŭ ŝia fuĝo ŝi kolektis la robojn kaj forkuris, sed forgesis preni la bebon), aŭ al la vartistino kiu kreskigis lin kaj savis lian vivon, riskante sian vivon plurajn fojojn.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La infano en la centro de la kreta cirklo.

La teatraĵo malfermiĝas per prologo - disputo inter du grupoj de homoj de la valo. Unuflanke, la maljunulo diras, ke la valo ĉiam apartenis al li, laŭ leĝo. Kaj aliflanke la soldato, la reprezentanto de la registaro, kiu rifuzas permesi lin resti tie.

Post tio komenciĝas la interna rakonto, kiu traktas la grandan ribelon de la princoj kontraŭ duko, en la kadro de kiu la guberniestro estis murdita. Lia edzino preferas okupi sin per pakado de siaj multekostaj vestaĵoj kaj forkuras, forlasante ilian fileton, Mikaelon (Miĉjo).

Gruŝa, la vartistino, savas la infanon kaj urĝe foriras la vojon kun li al la montoj por trovi rifuĝon tie. Survoje ŝi renkontas multajn danĝerojn, la plej granda el kiuj estas la Fera Gvardio, soldatoj kiuj volas mortigi la junan heredonton.

Je la fino de la revolucio, soldatoj aperas kaj kidnapas la infanon el la manoj de Gruŝa laŭ juĝa ordono. La patrino de la knabo petas havi lin en siaj manoj tiel ke ŝi povas heredi la biendomon de sia mortinta edzo. La vartistino Gruŝa, kaj la patrino, la edzino de la guberniestro, estas vokitaj por prezentiĝi antaŭ juĝisto Justeo kiu decidos al kiu la infano apartenas.

La juĝisto Justeo ne estas ordinara juĝisto, sed fikcia rolulo kiu estis nomumita kiel ŝerco dum la anarkiaj tagoj de la puĉo. Li estas ema al ebrio, kaj preferas uzi la leĝlibron kiel seĝripozon, kaj male al ordinaraj juĝistoj, preferas la senhavulojn al la riĉuloj kaj potenculoj. La spektanto estas konscia pri liaj aliaj verdiktoj, en kiuj li ne jesis kondamni kuraciston kiu amputis la malĝustan gambon de vundito kaj kondamnis bienposedanton kies bovinoj estis ŝtelitaj. En la teksto, Brecht faras multajn komparojn inter Justeo kaj Jesuo.

La verdikto estas simila al la juĝo de Salomono: Justeo la juĝisto desegnas kretocirklon kaj metas la infanon en ĝia centron. Li vokas al la virinoj por teni la infanon, kaj deklaras ke la virino kiu sukcesos teni pli forte kaj eltiri la infanon el la kretocirklo, estos tiu por gajni ĝin. La patrino de la knabo forte tiras lin. Dum Gruŝa, la vartistino, kiu kreskigis la infanon kiel patrinon, ne volas, ke la infano estu damaĝita kaj ellasas sian manon. La juĝisto verdiktas, ke la infano estos transdonita al Gruŝa. La teatraĵo estas nomita laŭ la desegnita kretocirklo, per kiu la verdikto estis determinita, (nek el valorkonsideroj de la bonfarto de la infano, nek laŭ vera diskuto pri la afero). Laŭ la verdikto, la infano iras al la vartistino, kiu kreskigis lin, kaj liaj bienoj fariĝos publike alirebla parko, kiu nomos "Ĝardeno de Justeo" laŭ la juĝisto. Post la verdikto, la juĝisto Justeo retiriĝis de sia seĝo kaj malaperis en laŭtan feston.

Analizo[redakti | redakti fonton]

La teatraĵo provas levi la demandojn de kial Gruŝa devus perdi en tribunalo, kaj ĉu biologia gepatreco regas super akirita gepatreco. Brecht fakte severe kritikas la arbitrecon de la homa jura sistemo kaj leĝoj. Per la knabo Miĉjo, li demandas ĉu entute ekzistas posedrajtoj: al kiu apartenas fabriko, ekzemple, al la persono, kiu laboras tie de tago ĝis nokto, aŭ al la laŭleĝa posedanto de la fabriko, kiu venas kolekti la profiton fine de la monato? Al kiu apartenas bieno, al la servistoj, kiuj prizorgas ĝin, aŭ al la posedantoj de la bieno, kiuj estas komparataj en la teatraĵo kun cimoj sur blanka litotuko.

Dum la tuta teatraĵo, influita de la spirito de komunismo, la mondo de klasoj estas prezentita - la malriĉuloj kontraŭ la riĉuloj. Kiam Gruŝa, la "bona rolulo", provas ŝajnigi sin riĉa por savi la bebon, la nobelinoj ekkomprenas ke ŝi fakte ne estas de ili ĉar ŝi scias kiel profesie faldi littukon.

Brecht kreas la klaŭnjuĝiston Justeo por montri ke justeco en tia mondo povas nur ekesti kiam la juĝisto estas ebria. Kiam la juĝisto sugestas, ke Gruŝa rezignu la infanon, por ke li vivu kiel riĉulo, ŝi diras, ke ŝi preferas, ke li vivu kiel malriĉulo, ĉar "se li iros en oraj sandaloj / lia koro estos malvarma kiel roso / li profitos de justuloj / li facile forgesos min".

Kritiko[redakti | redakti fonton]

La du malsamaj konceptoj (1) proprieto de posedaĵo kaj (2) posedo de infano estas uzataj en la teatraĵo en miksita maniero, kvankam multaj juraj ordoj distingas inter ili kaj eĉ kontraŭstaras la ideon de ekzisto de proprieto de homoj ĝenerale (sklaveco) kaj proprieto de infanoj de iliaj gepatroj aparte.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]