Celle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Celle
Blazono
Celle (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Celle
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 52°37′32″N 10°04′57″O  /  52.62556°N, 10.0825°O / 52.62556; 10.0825 (Celle)
Alto super la marnivelo 40 m
Areo 176,05 km²
Telefona antaŭkodo 05141 und andere
Poŝtkodo 29221–29229
Aŭtomobila kodo CE
Oficiala kodo 03 3 51 006
Subdivido 17 urbopartoj (Stadtteile)
Komunumestro Dirk-Ulrich Mende
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Helmuth-Hörstmann-
Weg 1
Komunuma retejo www.celle.de
v  d  r
Information icon.svg
la urba kastelo

Celle estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Celle de la federacia lando Malsupra Saksio kaj estas la administra centro de la distrikto. La 1-an de januaro 2006 la komunumo havis 71.371 loĝantojn. Celle situas borde de la rivero Aller.

Industrio[redakti | redakti fonton]

La urbo estas loko de pluraj produktbranĉoj. Gravas antaŭx ĉio la maŝinkonstruado, la produktado de elektraj iloj, koloroj, nutrigiloj kaj la prilaborado de nafto.

Vindindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Posedas la urbo bonege konservitan urbokernon kun multaj framskeletaj domoj, vastaj verdaj zonoj (kiel la t.n. Francan Ĝardenon) kaj unu el la plej grandaj ĝardenoj de kuracplantoj en Eŭropo.

La plej konata konstruaĵo estas kastelo el la 13-a jarcento, kiu alikonstruitis poste renesancstile. Kontraŭe al la kastelo troviĝas la famekonata kaj antaŭ nelonge nove aranĝita Bomann-muzeo kun kolektoj variaj pri popolartaĵoj el tuta Malsupra Saksio.

Multajn vizitantojn allogas ĉiun jaron aŭtune ĉevala parado de la Landa Ĉevalbredejo de Malsupra Saksio. En Wietze, malmultajn kilometrojn okcidente de Celle, estas la Germana Nafto-muzeo sur la grundo de en 1963 fermita ekspluatejo, kiu de longe videblas pro la drilturo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La je la fino de la 10-a jc unuafoje dokumente menciita komunumo novkonstruitis en 1292 je kelkaj kilometroj pli oriente kaj ricevis la urbajn rajtojn en 1301. Pro la kreskanta graveco kiel navigacia centro por la rivero Aller la urbo rapide grandiĝis. D

e 1371 ĝis 1705 Celle estis la rezidejo de la princolando Lüneburg. Kiam sur aliaj fiveroj (i.a. Elbe kaj Weser estis ŝipitaj pli kaj pli multe da varoj, ekis ekonomia malfloreto de Celle.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]