Friedrich Wieseler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Wieseler
Persona informo
Naskiĝo 19-an de oktobro 1811 (1811-10-19)
en Celle
Morto 3-an de decembro 1892 (1892-12-03) (81-jaraĝa)
en Göttingen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Göttingen
Subskribo Friedrich Wieseler
Okupo
Okupo antropologo • arthistoriisto • arkeologo • klasika filologo • universitata instruisto • klasikisto • classical archaeologist
vdr

Friedrich Julius August WIESELER (naskiĝinta la 19-an de oktobro 1811 en Altencelle, mortinta la 3-an de decembro 1892 en Göttingen) estis germana klasika filologo kaj arĥeologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de evangelia pastoro li studis, post lernejfrekvento en Salzwedel kaj maturiĝekzamentrapaso en Göttingen ekde 1830 ĉe la Universitato de Göttingen klasikan filologion, antaŭ ĉio ĉe Karl Otfried Müller. Inter 1833 kaj 1836 li troviĝis en Berlino por aŭskulti prelegojn de August Böckh kaj fari privatajn studojn. En 1837 li doktoriĝis en Jena kaj en 1839 habilitiĝis li en Göttingen pri arkeologio kaj filologio. En 1841 Wieseler transprenis, post la morto de Müller, la estradon de la arkeologia-numismatika kolekto (ekde 1843 kune kun ties posteulo Karl Friedrich Hermann). En la 1842-a jaro sukcesis nomumiĝo je eksterorda profesoro. Post nesekvo de vokiĝo al la Universitato de Tartu li fondis arkeologian seminarion. En 1854 li deklaritis orda profesoro kaj akceptitis en 1869 en la akademio de Göttingen. Dekanecaj taskoj plenumitis en 1878/79.

1889 li transdonis la estradon de la arkeologia-numismatika kolekto daŭrigante la docentadon seminarian. Ekde 1856 li estis koresponda membro de la Rusia Akademio de Sciencoj en Sankt-Peterburgo.[1]

Wieseler, kiu pli kaj pli specialiĝis pri arkeologio, neniam transŝiris la fadenon al klasika filologio, kio videblis je laboraĵo pri antikva teatro. Arkeologie li kontinuigis la müller-an verkon Denkmäler der alten Kunst dediĉante plurajn eseojn je diaj simboloj kaj atributoj. Lia disĉiplaro multis kaj formitis de li granda nombro da diligentaj arĥeologoj. En Göttingen habilitiĝis ĉe li Alexander Conze (1861), Otto Benndorf (1868), Friedrich Matz (1870), Friedrich von Duhn (1879), Gustav Körte (1880) kaj Arthur Milchhöfer (1882). Krome menciindas Wilhelm Heinrich Roscher, Habbo Gerhard Lolling kaj Georg Hubo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Klaus Fittschen: Von Wieseler bis Thiersch: Hundert Jahre Klassische Archäologie in Göttingen. In: Carl Joachim Classen (Hrsg.): Die klassische Altertumswissenschaft an der Georg-August-Universität Göttingen: Eine Ringvorlesung zu ihrer Geschichte. Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 1989, ISBN 3-525-35845-8, p. 78–87
  • Artikolo „Wieseler, Friedrich“ fare de Albert Müller ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 42 (1897), p. 430–433 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]