August Boeckh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
August Boeckh
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1785 (1785-11-24)
en Karlsruhe
Morto 3-an de aŭgusto 1867 (1867-08-03) (81-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Doroteurba tombejo
Lingvoj germanalatina
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle • Bismarck-Gymnasium Karlsruhe
Familio
Frat(in)o Christian Friedrich von Boeckh
Parencoj Christian Gottfried Boeckh
Okupo
Okupo historian of classical antiquity • klasika filologo • universitata instruisto • klasikisto
vdr

Philipp August BOECKH (ankaŭ Böckh; naskiĝinta la 24-an de novembro 1785 en Karlsruhe, mortinta la 3-an de aŭgusto 1867 en Berlino) estis germana klasika filologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studoj en Halle (Saale) ĉe Friedrich August Wolf kaj Friedrich Schleiermacher li doktoriĝis en 1807. En 1806/07 li estis estinta instruisto en la gimnazio de Graues Kloster en Berlino. Habilitiĝo sukcesis en Hajdelbergo kaj en 1807 kaj samjare Boeckh fariĝis eksterorda profesoro. Kontaktojn li havis kun Clemens Brentano, Achim von Arnim, Joseph Görres kaj Ludwig Tieck. En 1809 Boeckh nomumitis orda profesoro en Hajdelbergo, en 1811 en Berlino. Tie li kunlaboradis kun Wilhelm von Humboldt kaj plurfoje dekanis respektive rektoris. Krome li meritis pri la bonesto de la Prusa Akademio de Sciencoj. Boeck ade gastis ĉe la filozofo Moses Mendelssohn.

Lia patro Georg Matthäus Boeckh estis notaro; liaj edzinoj estis Dorothea Wagemann (tri filoj, inter kiuj Richard Boeckh) kaj Anna Taube. Lia frato Christian Friedrich von Boeckh estis financministro de Badeno, lia onklo Christian Gottfried Boeckh teologo kaj verkisto.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Specialiĝinta je la helena lingvo Boeckh sekvis historian-antikvaĵaran vojon de la esplorado pri Antikva epoko. Eĉ pli ol sia instruisto Wolf li prenis la klasikan filologion kiel elirpunkton por kunigi multajn branĉojn rilatajn al studoj pri la malnovaj grekoj. Sekve Boeck iĝis ĉefo de la realisma-filologia skolo kontraŭe al nuraj teksteldonistoj kaj -komentistoj. Inter ili elstare troviĝis Gottfried Hermann kiu ŝatis kritiki Boeckh.

El tiomo da konodevo ekplikeblas facile lia intereso pri la muzaj interesoj de la antikvaj grekoj. Sekve liaj laboraĵoj iĝis ne nur bazo de klasika filologio sed ankaŭ por muziksciencistoj. Krom Staatshaushaltung der Athener (1817-40; priskribo de la tuta ekonomia sistimo de la malnovaj grekoj kun sobreco kaj realismo) furoris ankaŭ la verko De metris Pindari libri III (1811). Pere de multo da disĉiploj Boeckh influis direkte-nedirekte la plejmulton de studoj pri Antikva epoko dum la 19-a jarcento.

Kadre de la Berlina akademio li ekigis la enskriban verkegon Corpus inscriptionum Graecarum (1828 ss.) estonte unu fondinto de moderna epigrafiko.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Vetter, Walther, "Boeckh, August" ĉe: Neue Deutsche Biographie 2 (1955), p. 366-367 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]