Karlsruhe
| Karlsruhe | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Baden-Virtembergo | ||||
| Distrikto | Sendistrikta urbo | ||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
| Koordinatoj | 49°1′00″N 8°24′00″O / 49.016667°N, 8.4°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 115 m | ||||
| Areo | 173,46 km² | ||||
| Telefona antaŭkodo | 0721 | ||||
| Poŝtkodo | 76131-76229 | ||||
| Aŭtomobila kodo | KA | ||||
| Oficiala kodo | 08 2 12 000 | ||||
| Subdivido | 27 urbopartoj (Stadtteile) | ||||
| Komunuma retejo | www.karlsruhe.de | ||||
Karlsruhe estas eksterdistrikta urbo en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Temas pri strikte planita urbo, kies stratoj aperas kiel ventumilo. Ĝi estas bela urbo, kiu havas tre bonan tramsistemon. Vi povas atingi preskaŭ la tutan urbon kaj multajn urbetojn per tramo.
Antaŭ la stacidomo vi povas entramiĝi en multajn tramojn, ekzemple de la linio 2, 6, S1/S11, S5 kaj 4.
La urbo estas administra centro de samnoma distrikto, al kies teritorio la urbo mem tamen ne apartenas.
Enhavo |
Faktoj [redakti]
- Situo: 49°00'20" NO, 8°24'20" OR
- Loĝantaro: 281.334 (en 2002)
- Areo: 173,46 km2
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Famuloj [redakti]
En la urbo mortis hungara-germana hidrologo Emil Mosonyi.
Esperanto en Karlsruhe [redakti]
En 1930 Germana Asocio de Nacionalstenografio okaze de sia kongreso en Karlsruhe, organizis Intersteno-ekspozicion kaj paroladojn pri utileco de Esperanto.
En 1965, SAT tie okazigis sian 38-an Kongreson.
La germana reprezentanto de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista) iĝis en 1992 en Karlsruhe, dum la Katolikako Tago[1]. Estis mesoj kaj prelegoj en Esperanto.[2]
En Karlsruhe estas loka Esperanto-grupo [3], kiu post ioma paŭzo revigliĝis en printempo 2008.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Mapo de Karlsruhe
- Artikolo "Esperanto" en vikio de Karlsruhe, kun pluaj informoj
- Esperanto-grupoj en Karlsruhe
- Aktivecoj esperantaj en Karlsruhe (Vikio ĉe esperanto.de)
- INKA
Cititaj referencoj:
- ↑ http://www.u-matthias.de/verein/ikue.htm
- ↑ http://b-eichkorn.homepage.t-online.de/oekesa05.htm#Esperanto%20auf%20dem%20Katholikentag%201992
- ↑ http://esperanto-karlsruhe.de
|
||||||