Distrikto Schwarzwald-Baar
| Blazono | Mapo |
|---|---|
| bazaj informoj | |
| federacia lando: | Baden-Virtembergo |
| distriktaro: | Frajburgo |
| regiona ligo: | Nigra Arbaro-Baar-Heuberg |
| administra sidejo: | Villingen-Schwenningen |
| areo: | 1025 km² |
| enloĝantoj: | 210.971 (fine de junio 2006) |
| aŭtokodo: | VS (Villingen-Schwenningen) |
La distrikto Schwarzwald-Baar - germane Schwarzwald-Baar-Kreis - situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Villingen-Schwenningen. La distrikto estas parto de la distriktaro Frajburgo kaj de la regiona ligo Nigra Arbaro-Baar-Heuberg.
Najbaras la distriktoj Ortenau kaj Rottweil norde, Tuttlingen oriente, Konstanz sudoriente, Waldshut kaj Breisgau-Hochschwarzwald sudokcidente kaj Emmendingen okcidente. Krome sude limas la kantono Ŝafhaŭzo de Svislando.
Cetere en la vilaĝo Unterkirnach fine de la 70-aj kaj komence de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento plurfoje okzazis internaciaj someraj tendaroj de Germana Esperanto-Junularo.
[redakti] Administra divido
La distrikto konsistas el 20 komunumoj, el kiuj 10 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de enloĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.
Urboj:
- Bad Dürrheim (12.868)
- Blumberg (10.402)
- Bräunlingen (6.203)
- Donaueschingen (21.343)
- Furtwangen im Schwarzwald (9.519)
- Hüfingen (7.826)
- St. Georgen im Schwarzwald (13.588)
- Triberg im Schwarzwald (5.172)
- Villingen-Schwenningen (81.851)
- Vöhrenbach (4.065)
Neurbaj komunumoj:
- Brigachtal (5.320)
- Dauchingen (3.644)
- Gütenbach (1.281)
- Königsfeld im Schwarzwald (6.150)
- Mönchweiler (3.162)
- Niedereschach (6.072)
- Schonach im Schwarzwald (4.220)
- Schönwald im Schwarzwald (2.458)
- Tuningen (2.878)
- Unterkirnach (2.845)
Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.
[redakti] Reta ligilo
|
||||||
