Furtwangen im Schwarzwald
| Furtwangen im Schwarzwald | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Baden-Virtembergo | ||||
| Distriktaro | Distriktaro Freiburg | ||||
| Distrikto | Distrikto Schwarzwald-Baar | ||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) ekde la 1873a jaro | ||||
| Koordinatoj | 48°03′01″N 08°12′33″O / 48.05028°N, 8.20917°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 850 - 1150 m | ||||
| Areo | 82,57 km2 | ||||
| Telefona antaŭkodo | 07723 | ||||
| Poŝtkodo | 78113–78120 | ||||
| Aŭtomobila kodo | VS | ||||
| Oficiala kodo | 08 3 26 017 | ||||
| Subdivido | 4 urbopartoj (Stadtteil) | ||||
| Komunumestro | Richard Krieg | ||||
| Partio de komunumestro | CDU | ||||
| Adreso de la administrejo | Marktplatz 4 78120 Furtwangen |
||||
| Komunuma retejo | www.furtwangen.de | ||||
Furtwangen im Schwarzwald estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Schwarzwald-Baar de la federacia lando Baden-Virtembergo. La 31-an de decembro 2005 la komunumo havis 9622 loĝantojn.
Enhavo |
[redakti] Geografio
Furtwangen situas en la Nigra Arbaro, la plej alta montaro de eksteralpa Germanio, tial la atributo de la oficiala nomo im Schwarzwald, kiu signifas "en la Nigra Arbaro".
Furtwangen kelkfoje pretendas esti la plej alta urbo de Baden-Virtembergo. Laŭ la urbocentro (780 m) ĝi estis tio, ĝis Meßstetten atingis la urborajton. Laŭ la plej alta punkto, Furtwangen (kun sia plej alta monto Brend, 1149 m) estas superata de Freiburg im Breisgau (kun la Schauinsland, 1284 m).
La urbo troviĝas en la kunvenpunkto de tri valoj. Ĝi havas industrion, turismajn atraktivaĵojn (precipe por vintrosportuloj) kaj teknikan altlernejon.
Ĉe la rando de Furtwangen troviĝas la fonto de la rivereto Breg, la pli longa el la du fontriveretoj de la Danubo. Ĝi kunfluas kun la Brigach en Donaueschingen.
[redakti] Klimato
La pojara precipito estas 1870 milimetroj (meznombro el la jaroj 1979 ĝis 2006), kio ĝin igas unu el la plej pluv- kaj neĝriĉaj lokoj en Germanio. Aliflanke, kun sia suna enradiado de 1110 kiloŭatohoroj po kvadratmetro ĝi apartenas al tre sunriĉa regiono. La meza temperaturo estas 5,7 gradoj. Ekde 1979 ekzistas privata veterstacio de Bernward Janzing, kiu ankaŭ skribis libron "Sonne, Wind und Schneerekorde - Wetter und Klima in Furtwangen im Schwarzwald".
[redakti] Historio
La unua mencio de Furtwangen troviĝas en la jaro 1179. Almaenaŭ ekde la komenco de la 17a jarcento ezistas foiroj en Furtwangen, kvankam la oficialan foirorajton ĝi atingis nur en la jaro 1761 de Maria Teresia. Tiam Furtwangen estis parto de Antaŭa Aŭstrio. En la jaro 1873 finfine ĝi atingis ankaŭ urborajton.
De 1892 ĝis 1972 Furtwangen estis ligita kun Donaueschingen per la "Bregtalbahn" (fervojo de la Breg-valo). Grava por la historio de la urbo estis la horloĝfarado. El la horloĝistlernejo evoluis la hodiaŭa altlernejo.
[redakti] Vidindaĵoj
[redakti] Muzeoj
- La Germana Horloĝmuzeo estas la plej granda horloĝkolekto en Germanio.
- La Kalkulilomuzeo de la altlernejo dokumentas la evoluo ekde la plej simplaj kalkuliloj.
[redakti] Regulaj aranĝoj
- Je la komenco de januaro estas vetkurado de sledhundoj.
- Gravan rolon en la jaro havas la karnavalo (en al alemana dialekto Fasnet) kun tradiciaj kostumoj, inter ili la urbsorĉistinoj ("Stadthexen").
- Je la fino de aŭgusto okazas la malnovaĵfoiro.
[redakti] Turismaj celoj
- La monto Brend (1149 m) permesas bonan rigardon ĝis la Alpoj (condiĉe de sufiĉe klara aero).
- La tiel nomita "Danubfonto" ("Donauquelle") estas la fonto de la Breg.
- En la urboparto Neukirch troviĝas la Hexenlochmühle, malnova akvomovata muelilo. La nomo de la valo Hexenloch esperantiĝas kiel "Sorĉistina truo (aŭ valo)".
