Unterkirnach
| Unterkirnach | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Baden-Virtembergo | ||||
| Distriktaro | Distriktaro Freiburg | ||||
| Distrikto | Distrikto Schwarzwald-Baar | ||||
| Urborajtoj | - | ||||
| Koordinatoj | 48°04′44″N 08°21′53″O / 48.07889°N, 8.36472°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 815 m | ||||
| Areo | 13,17 km² | ||||
| Telefona antaŭkodo | 07721 | ||||
| Poŝtkodo | 78089 | ||||
| Aŭtomobila kodo | VS | ||||
| Oficiala kodo | 08 3 26 065 | ||||
| Komunumestro | Gerold Löffler | ||||
| Adreso de la administrejo | Hauptstraße 5 | ||||
| Komunuma retejo | www.unterkirnach.de | ||||
Unterkirnach estas komunumo en Baden-Virtembergo en Germanio kaj apartenas al Schwarzwald-Baar-Kreis.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Geografia Situo [redakti]
Unterkirnach kuŝas je la orienta flanko de Nigra Arbaro, ĉ. 4,5 km for de la subdistrikta urbo Villingen-Schwenningen.
Najbaraj komunumoj [redakti]
Norde kaj oriente la komunumo limas al Villingen-Schwenningen, sude al la urbo Vöhrenbach kaj en la okcidento al la urbo St. Georgen.
Politiko [redakti]
La komunumo ne apartenas al la administra unuo Villingen-Schwenningen. Unterkirnach estas memstara kaj posedas urbodomon kaj urbestran oficejon.
Konsilantaro [redakti]
Al la konsilantaro apartenas post la komunuma elekto je 13a junio 2004 krom la urbestro kiel presidanto dekdu membroj.
Vidindaĵoj [redakti]
- Kirnachmühle [Muelejo de Kirnach] estas kopio de tipa nigra-arbara muelejo.
- La Wildpflanzenpark [Sovaĝplanta parko] volas proksimigi al vizitantoj la ideon de naturĝardenoj.
- En la Kinderbauernhof [Farmbieno de infanoj] infanoj povas konatiĝi kun la lokaj uzbestoj.
Publikaj instalaĵoj [redakti]
- Liberarea scenejo
- Ludbienejo - tegmentita ludejo kaj agadscenejo de 1.000 m² por infanoj, kiu altiras infanojn de vasta regiono
- Ekspozicio de orkestrionoj - "la unuaj Orchestrion(muzikaŭtomatoj)" kune kun la Germana Horloĝa Muzeo en Furtwangen
Zamenhof/Esperanto-Objekto [redakti]
Estis inaŭgurita Esperantovojo en 1978 48°4′37,37″N 8°21′48,37″O / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por Esprima eraro: Nekonata interpunkcia simbolo "," Esprima eraro: Nekonata interpunkcia simbolo ","">Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <
Klerigo [redakti]
En Unterkirnach ekzistas bazlernejo kaj elementa lernejo kun metieja mezlernejo. Ĉiaj pliklerigaj lernejoj troviĝas je dispono en ĉirkaŭaj urboj.
Kluboj [redakti]
- Subtena klubo por kulturlaboro kaj interkomunumaj kontaktoj Unterkirnach r.a.
- Tenis-Klubo 75 Unterkirnach
- Muzikklubo Unterkinach r.a.
- Tablotenisklubo Unterkirnach
- Ski-Klubo Unterkirnach r.a.
- Piedpilka klubo FC Alemania Unterkirnach
Honora civitano [redakti]
- Siegfried Baumann, eksa urbestro
Ceteraĵoj [redakti]
- La unua orkestriono estis konstruita 1820 de ludhorloĝa konstruisto Carl Blessing en Unterkirnach en Nigra Arbaro.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- deutsches-uhrenmuseum.de La Germana Horloĝa Muzeo
Ŝablono:Navigationsleiste Städte und Gemeinden im Schwarzwald-Baar-Kreis