Distrikto Waldshut

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Baden-Virtembergo
distriktaro: Frajburgo
regiona ligo: Alta Rejno-Konstanca Lago
administra sidejo: Waldshut-Tiengen
areo: 1 131 km²
Loĝantoj: 173 460 (fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 145 po km²
Aŭtokodo: WT (Waldshut)
Oficiala kodo: 08337
Komunumoj: 32
Situo ene de Baden-Virtembergo
situo de la distrikto en Baden-Virtembergo

La distrikto Waldshut situas en la pleja sudo de la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Waldshut-Tiengen. La distrikto estas parto de la distriktaro Frajburgo kaj de la regiona ligo Alta Rejno-Konstanca Lago.

La distrikto havas areon de 1 131 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 173 460 loĝantojn. Najbaras la germanaj distriktoj Lörrach okcidente, Breisgau-Hochschwarzwald norde kaj Schwarzwald-Baar nordoriente, sed krome ankaŭ la svisaj kantonoj Ŝafhaŭzo oriente, Zuriko sudoriente kaj Argovio sude. En la sudo la rivero Rejno konsistigas la limon de la distrikto, sed ankaŭ inter Germanio kaj Svisio.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La distrikto konsistas el 32 komunumoj, el kiuj 7 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.

Urboj:

  1. Bad Säckingen (16.819)
  2. Bonndorf (6.862)
  3. Laufenburg (Badeno) (8.520)
  4. St. Blasien (4.032)
  5. Stühlingen (5.250)
  6. Waldshut-Tiengen (22.667)
  7. Wehr (12.998)

Neurbaj komunumoj:

  1. Albbruck (7.312)
  2. Bernau im Schwarzwald (1.911)
  3. Dachsberg (Nigra Arbaro) (1.407)
  4. Dettighofen (1.119)
  5. Dogern (2.327)
  6. Eggingen (1.729)
  7. Görwihl (4.479)
  8. Grafenhausen (2.335)
  9. Häusern (1.311)
  10. Herrischried (2.787)
  11. Höchenschwand (2.571)
  12. Hohentengen am Hochrhein (3.670)
  13. Ibach (396)
  14. Jestetten (5.186)
  15. Klettgau (7.445)
  16. Küssaberg (5.489)
  17. Lauchringen (7.415)
  18. Lottstetten (2.183)
  19. Murg (6.973)
  20. Rickenbach (3.888)
  21. Todtmoos (2.073)
  22. Ühlingen-Birkendorf (5.183)
  23. Weilheim (3.159)
  24. Wutach (1.243)
  25. Wutöschingen (6.646)

Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]