Laufenburg (Badeno)
El Vikipedio
| Laufenburg (Badeno) | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Baden-Virtembergo | ||||
| Distriktaro | Distriktaro Freiburg | ||||
| Distrikto | Distrikto Waldshut | ||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
| Koordinatoj | 47°33′56″N 08°03′53″O / 47.56556°N, 8.06472°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 337 m | ||||
| Areo | 23,58 km² | ||||
| Telefona antaŭkodo | 07763, 07753 | ||||
| Poŝtkodo | 79725 | ||||
| Aŭtomobila kodo | WT | ||||
| Oficiala kodo | 08 3 37 066 | ||||
| Subdivido | 8 urbopartoj (Stadtteile) | ||||
| Komunumestro | Ulrich Krieger | ||||
| Adreso de la administrejo | Hauptstraße 30 | ||||
| Komunuma retejo | www.laufenburg.de | ||||
Laufenburg (Badeno) estas komunumo en Germanio norde de la rivero Rejno, kiu ĉi-tie konsistigas la limon inter Germanio kaj Svislando. Sude de la rivero ĉe la alia bordo troviĝas la samnoma svisa urbo Laufenburg (Argovio). La du urboj sub la aŭstra regado dum mezepoko iam estis unu sola urbo. La germana urbo troviĝas en la distrikto Waldshut de la federacia lando Baden-Virtembergo. La 31-an de decembro 2005 la germana urbo Laufenburg havis 8529 loĝantojn.
