Distrikto Tübingen
| Blazono | Mapo |
|---|---|
| bazaj informoj | |
| federacia lando: | Baden-Virtembergo |
| distriktaro: | Tübingen |
| regiona ligo: | Neckar-Alb |
| administra sidejo: | Tübingen |
| areo: | 519 km² |
| enloĝantoj: | 217.172 (fine de decembro 2006) |
| aŭtokodo: | TÜ (Tübingen) |
La distrikto Tübingen situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma, historia universitata urbo Tübingen. La distrikto estas parto de la ankaŭ samnoma distriktaro Tübingen kaj de la regiona ligo Neckar-Alb.
Najbaras la distriktoj Böblingen norde, Reutlingen oriente, Zollernalb sude kaj Freudenstadt okcidente kaj Calw okcidente.
[redakti] Administra divido
La distrikto konsistas el 15 komunumoj, el kiuj 3 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de enloĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.
Urboj:
- Mössingen (20.085)
- Rottenburg am Neckar (42.819)
- Tübingen (83.740)
Neurbaj komunumoj:
- Ammerbuch (11.701)
- Bodelshausen (5.870)
- Dettenhausen (5.404)
- Dußlingen (5.473)
- Gomaringen (8.535)
- Hirrlingen (2.968)
- Kirchentellinsfurt (5.593)
- Kusterdingen (8.245)
- Nehren (4.340)
- Neustetten (3.440)
- Ofterdingen (4.493)
- Starzach (4.466)
Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.
[redakti] Reta ligilo
|
||||||
