Distrikto Hohenlohe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Baden-Virtembergo
distriktaro: Stutgarto
regiona ligo: Heilbronn-Frankonio
administra sidejo: Künzelsau
areo: 776 km²
enloĝantoj: 110.010 (fine de junio 2006)
aŭtokodo: KÜN (Künzelsau)

La distrikto Hohenlohe - germane Hohenlohekreis - situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Künzelsau. La distrikto estas parto de la distriktaro Stutgarto kaj de la regiona ligo Heilbronn-Frankonio. Laŭ la nombro de enloĝantoj la distrikto estas la plej malgranda de la federacia lando.

Najbaras la distriktoj Neckar-Odenwald kaj Main-Tauber norde, Schwäbisch Hall oriente kaj sude, Heilbronn sudokcidente kaj okcidente.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La distrikto konsistas el 16 komunumoj, el kiuj 8 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de enloĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.

Urboj:

  1. Forchtenberg (5.059)
  2. Ingelfingen (5.860)
  3. Krautheim (4.864)
  4. Künzelsau (14.979)
  5. Neuenstein (6.229)
  6. Niedernhall (3.974)
  7. Öhringen (23.044)
  8. Waldenburg (3.099)

Neurbaj komunumoj:

  1. Bretzfeld (12.198)
  2. Dörzbach (2.443)
  3. Kupferzell (5.734)
  4. Mulfingen (3.853)
  5. Pfedelbach (8.877)
  6. Schöntal (5.900)
  7. Weißbach (2.196)
  8. Zweiflingen (1.763)

Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]