Distrikto Schwäbisch Hall
| Blazono | Mapo |
|---|---|
| bazaj informoj | |
| federacia lando: | Baden-Virtembergo |
| distriktaro: | Stutgarto |
| regiona ligo: | Hajlbrono-Frankonio |
| administra sidejo: | Schwäbisch Hall |
| areo: | 1484 km² |
| enloĝantoj: | 189.842 (fine de junio 2006) |
| aŭtokodo: | SHA (Schwäbisch Hall) |
La distrikto Schwäbisch Hall situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Schwäbisch Hall. La distrikto estas parto de la distriktaro Stutgarto kaj de la regiona ligo Hajlbrono-Frankonio.
Najbaras la distriktoj Main-Tauber norde, Ansbach de la najbara federacia lando Bavario oriente, Ostalb sude, Rems-Murr plus Heilbronn sudokcidente kaj Hohenlohe okcidente.
[redakti] Geografio
La distrikto kovras parton de la ebenaĵo Hohenlohe, de la altebenaĵoj Ŝvabia-Frankonia Arbaro (germane [Schwäbisch-Fränkischer Wald) kaj Frankonia Altaĵo (germane Frankenhöhe). La distrikton trapasas la du dekstraj alfluaĵoj de la rivero Neckar, la riveroj Jagst kaj Kocher.
[redakti] Administra divido
La distrikto konsistas el 30 komunumoj, el kiuj 9 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de enloĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.
Urboj:
- Crailsheim (32.864)
- Gaildorf (12.538)
- Gerabronn (4.512)
- Ilshofen (6.104)
- Kirchberg an der Jagst (4.429)
- Langenburg (1.835)
- Schrozberg (6.036)
- Schwäbisch Hall (36.604)
- Vellberg (4.304)
Neurbaj komunumoj:
- Blaufelden (5.355)
- Braunsbach (2.388)
- Bühlertann (3.141)
- Bühlerzell (2.068)
- Fichtenau (4.585)
- Fichtenberg (2.889)
- Frankenhardt (4.800)
- Kreßberg (3.914)
- Mainhardt (5.636)
- Michelbach an der Bilz (3.465)
- Michelfeld (3.599)
- Oberrot (3.752)
- Obersontheim (4.815)
- Rosengarten (5.229)
- Rot am See (5.180)
- Satteldorf (5.284)
- Stimpfach (3.072)
- Sulzbach-Laufen (2.582)
- Untermünkheim (3.016)
- Wallhausen (3.582)
- Wolpertshausen (2.009)
Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.
[redakti] Reta ligilo
|
||||||
