Distrikto Ansbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Bavario
distriktaro: Meza Frankonio
administra sidejo: Ansbach
areo: 1972km²
loĝantoj: 178 914
(fine de decembro 2013)
Aŭtokodo: AN
Municipokodo: 09571
Komunumoj: 58
Administreja adreso: Crailsheimstr. 1
91522 Ansbach
Retejo: www.landkreis-ansbach.de
Situo ene de Bavario
situo de la distrikto en Bavario

La distrikto Ansbach (germane: Landkreis Ansbach) situas en la sudokcidento de la federacia lando Bavario de Germanio. La eksterdistrikta urbo Ansbach estas la administra centro de la distrikto, sed ne apartenas al ĝia areo. Sur la distrikta areo de 1 972 km² fine de decembro 2013 loĝis 178 914 homoj; do meznombre 93 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Ansbach estas signita per 4.

Karte-Bayern-Landkreise.png

Najbaraj distriktoj estas (de okcidento laŭ horloĝa iro) Ostalb, Schwäbisch Hall kaj Main-Tauber (ĉiuj en Baden-Virtembergo), Neustadt (Aisch)-Bad Windsheim, Fürth, Roth, Weißenburg-Gunzenhausen kaj Donau-Ries.