Meza Frankonio
| Bazaj datumoj | |
|---|---|
| Provinco: | Bavario |
| Ĉefurbo: | Ansbach |
| Areo: | 7.244,85 km² |
| Loĝantoj: | 1719494 (fine de decembro 2011) |
| Loĝdenso: | 236 / km² |
| Retejo: | www.regierung.mittelfranken.bayern.de |
Meza Frankonio (germane Mittelfranken) estas unu el la sep distriktaroj de la germana federacia lando Bavario, kaj parto de Frankonio. Fine de decembro 2011 ĝi havis 1719494 loĝantojn.
Ĉefurbo de la distriktaro estas Ansbach [Ansbaĥ] (kvankam Nürnberg havas pli ol dekoble da loĝantoj). Meza Frankonio estas konsiderinde pli dense loĝata ol la cetera Frankonio.
Enhavo |
Administra divido [redakti]
Malsupra Frankonio konsistas el sep distriktoj kaj kvin eksterdistriktaj urboj:
| Distriktoj | Eksterdistriktaj urboj |
|---|---|
Urboj [redakti]
(sen ripeto de la eksterdistriktaj urboj)
- Dinkelsbühl
- Feuchtwangen
- Gunzenhausen
- Hilpoltstein
- Lauf an der Pegnitz
- Neustadt an der Aisch
- Oberasbach
- Roth
- Rothenburg ob der Tauber
- Stein
- Weißenburg in Bayern
- Zirndorf
Riveroj, lagoj [redakti]
Meza Frankonio havas riverojn kaj lagojn, kiuj parte estas ekonomie signifaj por surakva transporto kaj por turismo; sed ĝenerale la regiono havas kompare malmulte da akvo.
Riveroj:
- Aisch
- Altmühl
- Fränkische Rezat
- Pegnitz (rivero)
- Aurach
- Rednitz
- Regnitz
- Tauber
- Wiesent (rivero)
- Wörnitz
Lagoj:
- Altmühlsee
- Großer Brombachsee
- Igelsbachsee
- Kleiner Brombachsee
- Rothsee
La Rejn-Majn-Danuba Kanalo inter Bamberg kaj Kelheim kondukas tra Meza Frankonio kaj tuŝas la urbojn Erlangen, Fürth kaj Nürnberg.
Montaroj [redakti]
La Frankonia Ĵuraso etendiĝas tra la oriento de Meza Frankonio. Plej alta monto estas Hesselberg, 689 metrojn alta.
Eksteraj ligiloj [redakti]
|
||||||