Distrikto Berchtesgadener Land

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
distrikto Berchtesgadener Land

(Blazono)

(mapeto)

Bazaj informoj
federacia lando: Bavario
distriktaro: Supra Bavario
administra sidejo: Bad Reichenhall
areo: 840 km²
loĝantoj: 101875 (decembro 2012)
loĝdenso: 119 loĝantoj/km²
regiona aŭtokodo: BGL
retejo: berchtesgadener-land.de
Situo de la distrikto ene de Bavario
situo en Bavario
Situo de Bavario ene de Germanio
situo enGermanio

La distrikto Berchtesgadener Land (germane: Landkreis) situas en la sudoriento de la federacia lando Bavario de Germanio. La urbo Bad Reichenhall estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 840 km² loĝas 101875 homoj; do meznombre 119 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Berchtesgadener Land estas signita per 11.

Karte-Bayern-Landkreise.png

Norde kaj nordokcidente najbaras la distrikto Traunstein, oriente, sude kaj sudokcidente limas la aŭstra federacia lando Salzburg.