Distrikto Rottal-Inn
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 9 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| blazono | mapo |
|---|---|
La distrikto Rottal-Inn situas en la distriktaro Malsupra Bavario (Niederbayern) de la germana federacia lando Bavario. Ĝia administra sidejo estas la urbo Pfarrkirchen.
Najbaras oriente la distrikto Passau, sude (ĉirkaŭ la urbo Simbach am Inn) la supraaŭstria distrikto Braunau am Inn, sudokcidente la distriktoj Altötting kaj Mühldorf am Inn de Supra Bavario, okcidente la distrikto Landshut kaj norde la distriktoj Dingolfing-Landau kaj Deggendorf.

