Rosenheim
| Rosenheim | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Bavario | ||||
| Distriktaro | Supra Bavario | ||||
| Distrikto | eksterdistrikta urbo | ||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
| Koordinatoj | 47°51′22″N 12°07′44″O / 47.85611°N, 12.12889°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 447 m | ||||
| Areo | 37,22 km² | ||||
| Telefona antaŭkodo | 08031 | ||||
| Poŝtkodo | 83001 - 83028 | ||||
| Aŭtomobila kodo | RO | ||||
| Oficiala kodo | 09 1 63 000 | ||||
| Komunumestro | Gabriele Bauer | ||||
| Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | ||||
| Partio de komunumestro | CSU | ||||
| Adreso de la administrejo | Königstraße 24 83022 Rosenheim |
||||
Rosenheim estas eksterdistrikta urbo en Germanio. Ĝi apartenas al Bavario. La 30-an de septembro 2005 la komunumo havis 60.137 loĝantojn.
Tra la orienta parto de la urbo el sudo al nordo fluas la akvoplena kaj rapida rivero Inn, tamen apud Rosenheim ĝi ne estas navigebla. Alia rivero, kiu trafluas la urbon, estas Mangfall. Mangfall alfluas en Inn en la nordorienta parto de Rosenheim. Ĉe loko de alfluo klare videblas la diferenco inter la koloroj de akvo: Inn enhavas pli da kreto, pro tio la akvo de Mangfall estas pli travidebla.
Rosenheim estas fervoja nodo, el kiu eliras fervojaj branĉoj en 5 direktoj: al sudo en Kufstein–Innsbruck (Aŭstrio), al nordo en Wasserburg, al oriento en Salzburg (Aŭstrio) kaj al nord-okcidento du branĉoj al München (tra Grafing kaj tra Holzkirchen).
Rosenheim situas je ĉirkaŭ 5 km norde de aŭtoĉefvojo München–Salzburg.
En Rosenheim kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estas belaj turistaj lokoj. La plej konataj de ili estas la granda lago Chiemsee kun akvareo de preskaŭ 100 kvadratkilometroj, aliaj lagoj: Simssee, Erlensee. Sude situas la Alpoj. La plej konataj proksimaj montoj estas Wendelstein (pli ol 1800 m alta), Kampenwand (pli ol 1600 m alta), ambaŭ estas atingeblaj per telfero aŭ dentrada fervojo.
Industrio: ligno, elektroniko (la plej granda estas la fama fabriko de antenoj Kathrein), industrio de nutraĵoj (ekz: laktofabriko Danon) kaj multaj aliaj.